Remy van Eynde

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Remy van EYNDE (naskiĝis la 12-an de decembro 1900 en Berchem (Antwerpen), subite mortis la 24-an de aprilo 1974 en Brugge) estis emerita laborinspektoro. La gazeta mortanonco mencias kiel antaŭnomojn Jan Remy.

Li estis multjara fakdelegito de UEA kaj konata aktivulo en la loka Esperanto-grupo La Verda Stelo kaj en la landa Esperanto-organizaĵo.

Li tre regule li ĉeestis la ĉiusemajnajn kunvenojn de la loka grupo kaj prizorgis sennombrajn programojn, precipe filmprezentadojn, kiuj fakte iĝis lia specialaĵo. Ankaŭ lia sperto sur la tereno de organizado de ekskursoj kaj promenadoj estis ĉie konata.

Li esperantistiĝis kiam li laboris en la karbmineja industrio en Lieĝo. Dum lia soldatserva periodo en Antverpeno lia kunulo, kiu dormis en apuda lito, estis Jan Nahon, la frato de la fama flandra poetino. Pri tiuj rilatoj li ĉiam - kun emocio - rakontis en paroladoj ĉar Alice Nahon multe simpatiis kun Esperanto.