Saltu al enhavo

René Clément

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Clément
Persona informo
René Clément
Naskiĝo 18-an de marto 1913 (1913-03-18)
en Bordeaux
Morto 17-an de marto 1996 (1996-03-17) (82-jaraĝa)
en Montekarlo
Tombo Menton Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
scenaristo
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Nov-Jorko vd
Aktiva dum 1991–2013 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

René CLÉMENT (Bordozo, 18a de marto 1913 - Monako, 17a de marto 1996) estis franca kinreĝisoro.

Li ekstudis arkitekturon, kaj en 1935 realigis kurton de animacio: nome César chez les gaulois. Poste li faris dokumentajn filmojn kaj kurtojn, unu de ili kunlabore kun Jacques Tati. Lia unua filmo estis La Bataille du rail (1946), kio foje estis asociata al la itala novrealismo, ĉar ĝi estis filmita kun neprofesiaj aktoroj kaj kun partoj tute dokumentaj, sed fakte li estis devigita tiel filmi pro manko de resursoj tuj post la fino de la Dua Mondmilito. Tiun filmon petis asocioj de rezistantoj. Post tiu sukceso, li aliĝis al Jean Cocteau por kunreĝisori La Belle et la Bête. En 1947 li reĝisoris Les maudits, klostrofobia verko kies agado okazas preskaŭ tute ene de la interno de submarŝipo, per kiu li ricevis en 1947 la premion al la Plej Bona Aventura kaj Krimfilmo en la Festivalo de Cannes, kiu estis antaŭaĵo de posta filmo de Wolfgang Petersen nome Das Boot.

Post aliaj filmoj ne tiom famaj, li filmis Jeux interdits (Malpermesitaj ludoj), kiu atingis la Oran Leonon de la Mostra de Venecio kaj la Oskar-premion al la Plej Bona Eksterlanda Filmo en 1952.

Li faris kelkajn adaptaĵojn de literaturaj verkoj, ĝis li faris tiun konsideratan lia majstroverko, Plein Soleil), krimfilmo bazita sur romano de la usona verkistino Patricia Highsmith kaj ĉefrolulita de juna Alain Delon. La historion oni refilmis kelkajn jardekojn poste kiel The Talented Mr. Ripley, kun Jude Law kaj Matt Damon. Post tiu filmo, lia kariero malaltiĝis de nivelo, dum li pli kaj pli kliniĝis al produktoraĵoj pli spektaklemaj, kiel Paris brûle-t-il?, en kiu partoprenis internacia geaktoraro kaj Gore Vidal kiel scenaristo.

  • 1945 : La Boîte aux rêves de Yves Allégret kaj Jean Choux (helporeĝisoro)
  • 1946 : La Belle et la Bête de Jean Cocteau (helporeĝisoro)
  • 1946 : La Bataille du rail
  • 1946 : Le Père tranquille (La Vie d'une famille française durant l'occupation)
  • 1947 : Les Maudits
  • 1949 : Au-delà des grilles
  • 1950 : Le Château de verre
  • 1952 : Jeux interdits
  • 1954 : Monsieur Ripois
  • 1956 : Gervaise
  • 1958 : This Angry Age
  • 1960 : Plein soleil
  • 1961 : Che gioia vivere
  • 1963 : Le Jour et l'Heure
  • 1964 : Les Félins
  • 1966 : Paris brûle-t-il ?
  • 1969 : Le Passager de la pluie
  • 1971 : La Maison sous les arbres
  • 1972 : La Course du lièvre à travers les champs
  • 1975 : La Baby-Sitter

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • André Farwagi, René Clément, Paris, Seghers, 1967
  • Denitza Bantcheva, René Clément, Éditions du Revif, 2008
  • Denitza Bantcheva, L'Âge d'or du cinéma européen, Éditions du Revif, 2011
  • Dosiero «Modernité de René Clément», en Positif nº 612, februaro 2012