Renato Kartezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el René Descartes)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Descartes (apartigilo).
Renato Kartezio
profesoro
Frans Hals: René Descartes (1648)
Frans Hals: René Descartes (1648)
Blason de la famille Descartes.svg
Persona informo
René Descartes
Renatus Cartesius
Naskiĝo 31-an de marto 1596 (1596-03-31)
en La Haye en Touraine, hodiaŭ Descartes, Flago-de-Francio.svg Francio
Morto 11-an de februaro 1650 (1650-02-11) (53-jara)
en Stokholmo, Flago-de-Svedio.svg Svedio
Mortis pro pneŭmonito [#]
Tombo Abatejo Saint-Germain-des-Prés [#]
Religio katolika eklezio [#]
Etno Francoj [#]
Lingvoj latinafranca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater collège Henri-IV de La Flèche • Universitato de LejdenoUniversitato Utrecht • Prytanée National Militaire [#]
Subskribo Renato Kartezio
Familio
Patro Joachim Descartes [#]
Patrino Jeanne Brochard [#]
Gefratoj Pierre Descartes [#]
Edz(in)o
Amkunulo Helena Jans van der Strom [#]
Infanoj Franccine Descartés [#]
Parencoj Catherine Descartes [#]
Profesio
Okupo filozofo • matematikisto • muzikologo • fizikistoastronomo • muzika teoriisto • epistolisto • mechanical automaton engineer • militistoverkisto [#]
Laborkampo filozofiometafizikosciteoriomatematikomekaniko [#]
Aktiva en La FlèchePoitiersStokholmo [#]
Doktoreca konsilisto Isaac BeeckmanJacobus Golius [#]
Verkado
Verkoj aro-teorio ❦
Diskurso pri la Metodo ❦
La Geometrio ❦
La Priskribo de Korpo Homa [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Renato KARTEZIO (france René Descartes, latine Renatus Cartesius; naskiĝis la 31-an de marto 1596, mortis la 11-an de februaro 1650), konsiderata unu el la plej gravaj kaj influaj pensuloj en la okcidenta historio, li estis la unua moderna filozofo de la Okcidento, la unua moderna matematikisto kaj unu el la tri fondintoj de moderna scienco (kun Galilejo kaj Bakono).

Li influis kaj siatempajn filozofojn kaj tiujn, kiuj sekvis ilin, kaj estis konata pro sia raciisma aliro, kiu metas la intelekton kaj trajtojn de apriora realo (t.e. antaŭ eksperimentado) en la centro de siaj esploroj. Descartes ĉefe zorgis pri la kapablo atingi certan, nedubindan, scion kaj la rilaton inter korpo kaj menso. Kvankam plej konata pro sia pionira filozofio, li ankaŭ multe diskonigis kiel inventinto de la karteza koordinatsistemo. ("Karteza" el la vorto Cartesius, la latina formo de "Descartes"). Ĉi tiu sistemo havis grandan influon sur la disvolviĝo de moderna matematiko.

Rolo en la filozofio[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Cogito, ergo sum   Mi rezonas, do mi ekzistas 
— René Descartes, Principia philosophiæ

En la Okcidento en la 17-a jarcento filozofio estis tute refondita: anstataŭ uzi Aristotelon kaj la Eklezion kiel bazon de vero, filozofoj – Kartezio, Bakono, Hobbes, ktp – rekonstruis filozofion per siaj propraj manoj.

Kartezio estis tiu, kiu diris, Cogito ergo sum ("Mi pensas, tial mi estas"), fondante sian filozofion sur radikala dubo. Kiel Bakono, Kartezio pensis profunde pri la demando, "Kiel pensi kaj scii pri la mondo?"

Li donis ekzemplon pri sonĝado: en sonĝo, oni perceptas aferojn, kiuj ŝajnas realaj, sed ne efektive ekzistas. Tial oni ne povas fidi la sensojn por trovi la verecon. Kaj pli perturbe, eble "malbona geniulo" ekzistas: potencega kaj ruzega estulo kiu provas trompi Kartezion kaj malhelpi lin scii la veran naturon de realeco. Ĉar ĉi tiuj ebloj ekzistas, kion oni povas certe scii?

La sistemo de scio, kiun Kartezio konstruis, tute baziĝas sur racio, rezonanta el iuj antaŭsupozitaj veroj. Simile al la matematiko de Eŭklido, sed aplikita al filozofio. Malsimile al la sistemo de Bakono, ĝi ne estas bazita sur sperto de mondo aŭ indukto. Per sia sistemo Kartezio fondis la skolon de racionalismo, formo de idealismo kaj dualismo. Racionalismo diras, ke homa scio baziĝas sur racio kaj ideoj denaskaj. Locke kaj Hume kaj aliaj britaj filozofoj poste disputis kontraŭ ĉi tiu skolo, fondinte sian propran skolon, empiriismon, kiu diris ke sensado, ne denaskaj ideoj, estas la bazo de scio.

Kvankam Kartezio vidis naturon kiel grandan maŝinon, li diris ke menso ne estas meĥanika. Tia nematerialismo denove starigis Kartezion kontraŭ la britaj filozofioj, ekzemple sia samepokano, Hobbes. Hobbes ankaŭ vidis la naturon kiel grandan maŝinon, sed en lia maŝino menso ne staris aparte, sed estis tute mekanika. Male la tutan animon de bestoj li vidis kiel tute meĥanika, kaj neis ke ili kapablas pensi, aŭ esti konsciaj. Tiu antaŭjuĝo, ofte signita de lia nomo, superinfluis la sciencan penson de Okcidento dum du jarcentoj.

Kartezio, kiel Tomaso de Akvino kaj Aristotelo, verkis pruvon pri la ekzisto de Dio.

Kartezio ankaŭ estis grava matematikisto, inventinta analitikan geometrion, la apliko de algebro al geometrio, kiun li priskribis en La Géométrie en 1637, kaj sen kiu ja ne estus ebla la povego de matematiko en fiziko kaj inĝenierarto.

Pri fiziko li elpensis teoriojn, kiuj estis post Newton priironiitaj de ekzemple Voltaire; sed post la nova vido de fizika mondo far Ĝenerala Relativeco, kaj kun la "lokeco" de fizikaj interagoj, ties ideoj pri mekanikaj interagoj, étendue (konkreta spaco) kaj tourbillons (vorticoj), nun povas esti rigardataj kiel ties antaŭvidoj kaj pli modernaj ol la sentempaj deforaj interagoj de Newton.

Kartezio, kiu skribis latine kaj france, rimarkis, ke la latina estis perdinta sian rolon kiel interlingvo de la Okcidento. Li proponas novan lingvon artefaritan kiel anstataŭaĵon por la latina. Laŭ li, la nova lingvo estu regula, neŭtrala kaj egale facile lernebla por ĉiuj. Li tiele esprimis sian esperon pri la ideo de internacia lingvo:[1]

Citaĵo
 Mi kuraĝus esperi universalan lingvon facile lerneblan, kie ekzistas nur unu maniero konjugacii, deklinacii, konstrui vortojn. 

Li naskiĝis en Francio en urbo La Haye-Descartes (sude de Tours) kaj estis klerigita de jezuitoj, sed tamen kiel plenaĝulo li laboris kaj loĝis ĉefe en Nederlando, kie estis libereco de penso (komparu tion al Alberto Ejnŝtejno), sed kie li ankoraŭ timis la potencon de la Katolika Eklezio (komparu tion al lia samtempulo, Galilejo). Ironie, Kartezio estis pia katoliko, kiu komence esperis ke la Eklezio adoptos lian filozofion. Li mortis en Svedujo, oficiale pro pneŭmonito, sed la simptomoj kaj aliaj detaloj pri lia morto kondukis germanan aŭtoron konkludi, ke li verŝajne estis venenita, de pastro, sekreta agento de la papo, kaj kiu timis lian influon al la reĝino Kristina, pri kiu la Eklezio esperis konvertiĝon.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

La domo en kiu Descartes naskiĝis en La Haye en Touraine.

Kartezio oficiale naskiĝis la 31-an de marto 1596 en La Haye[noto 1][3] (Francio). Pierre Borel, biografo lia, tamen supozas, ke li naskiĝis en Châtellerault en Puatuo-Ĉarentoj, de kie devenas la geavoj de Kartezio. Li estis la tria infano de Joachim Descartes, advokato kaj tiam parlamentano de la Parlamento de Bretonio en Rennes,[4]:22 kaj lia edzino Jeanne Brochard.

Lia patrino mortis unu jaron poste dum akuŝo de sia kvara infano; la patro ofte laboris for de la hejmo; do Kartezio estis edukata precipe de siaj avino, praonklino, de nutristino kaj de hejma instruisto. Ĉar li estis ĉiam pala kaj multe tusis, kaj mankis al li la patrinan protektadon, oni dubis, ke li havos longan vivon[5].[3]

Lia malbona sano prokrastis lian klerigon. Kvankam la familio Descartes estas romkatolika, la regiono Potevio estis kontrolita de Protestantaj Hugenotoj.[6]

Nur en 1607 li ekfrekventis la altrenoman kolegion Collège Royal Henry-Le-Grand de La Flèche regata de jezuitoj.[7][8] kie li estis enkondukita al matematiko kaj fiziko, inklude la verkaron de Galileo.[9][10]

Kartezio tamen estis seniluziigita de la studado kaj poste skribis: "Mi estis edukita per studo de scienco (france: lettres) ekde infanaĝo, kaj ĉar oni kredigis al mi, ke per ĝi oni povas akiri klaran kaj certan scion pri ĉio, kio utilas en la vivo, mi havis ekstreman deziron lerni. Sed post kompletigo de tiu tuta studado, je kies fino oni kutime estas akceptita inter la klerulojn, mi tute ŝanĝis mian opinion: Mi troviĝis tiel implikita en duboj kaj eraroj, ke mia impreso estis, ke mi neniel profitis de mia strebo al instruiteco, escepte malkovri pli kaj pli mian nescion.[11]"

Post gradiĝo en 1614, li studis dum du jaroj (1615–16) en la Universitato de Poitiers, kie li akiris la titolojn Baccalauréat kaj Licence en Kanona juro kaj en Civila juro en 1616,[9] Laŭ deziroj de lia patro li iĝu advokato.[12] Post tio, li translokiĝis al Parizo.

En Discours de la Méthode. Pour bien conduire sa raison, et chercher la vérité dans les sciences, Descartes rememorigas:[13]:20–21

Mi tute abandonis la studadon de sciencoj. En la intenco serĉi sciaron nur en tio kio povus esti trovebla en mi mem aŭ aliloke en la granda libro de la mondo, mi pasigis la ceteron de mia junaĝo veturante, vizitante kortegojn kaj armeojn, mikse kun homoj el diversaj karakteroj kaj rangoj, arigante variajn spertojn, testante min mem en la situacioj kiujn la sorto estis proponinta min, kaj en ĉiaj momento respegulante ion ajn el kio io povas iĝi ioma profito al mi.

Gradiĝa atestilo de Descartes en la Universitato de Poitiers, 1616.

Kongrue kun sia ambicio iĝi profesia militista oficiro en 1618, Descartes aliĝis, kiel soldulo, al la protestanta Nederlanda Armeo en Breda sub la komando de la princo Maurits van Oranje,[9] kaj entreprenis formalan studon de milita inĝenierado, kiel establita de Simon Stevin,[14]:66 kaj de matematiko.[9] Tiukadre li la 10-an de novembro 1618 konatiĝis kun la sciencisto, kuracisto kaj filozofo Isaac Beeckman,[9] estro de lernejo de Dordrecht, por kiu li verkis la Kompendio de Muziko (verkita en 1618, publikigita en 1650).[15] Kune, ili laboris pri temoj de libera falo, katenario, koniko, kaj fluida statiko. Ambaŭ kredis, ke necesas kreis metodon kiu iel ligu matematikon kaj fizikon.[16] Tiu notis en sia taglibro, ankoraŭ konservita, kiel Kartezio solvis fizikan problemon: Sciante, kiun distancon falanta korpo iras en du horoj, kiel oni kalkulas la vojon en la unua horo?[17] La du viroj amikiĝis, Beeckman kreskigis ĉe Kartezio la intereson pri matematiko kaj konatigis lin kun ideoj de Galilejo. Leteroj de Kartezio al Beeckman estas liaj plej fruaj, kiuj konserviĝis. Tamen en 1630 Kartezio kaj Beeckman ekdisputis pri la demando, kiom la dua influis la unuan, kaj Kartezio letere insistis, ke neniam Beeckman iel influis lin[18].

En 1619 Kartezio faris vojaĝon al Danio, Pollando, Hungario kaj Bohemio kaj poste en Frankfurto ĉe Odro ĉeestis la kronadon de imperiestro Ferdinando la 2-a. Poste li denove soldatiĝis, sub duko Maksimiliano la 1-a,[19] kaj batalis en la tridekjara milito, ekzemple en la konkero de Prago, nome en la Batalo sur Blanka monto ĉe Prago, en Novembro 1620.[20][21]

Laŭ Adrien Baillet, en la nokto de la 10a–11a de Novembro 1619 (Festo de Sankta Marteno), dum gastado ĉe Neuburg an der Donau, Descartes enfermiĝis en ĉambro kun "forno" (probable kahelforno)[22] por eviti la malvarmon. Tiuloke, li havis tri sonĝojn,[23] kaj kredis, ke dia spirito montris al li novan filozofion. Tamen, oni spekulativis, ke tio kion Descartes konsideris lia dua sonĝo estis fakte epizodon de "sindromo de eksploda kapo".[24] Elirinte, li formulis la analitikan geometrion kaj la ideon apliki la matematikan metodon al la filozofio. Li konkludis el tiuj vizioj, ke la celo de scienco estu provi, por li mem, la celon de la vera saĝo kaj ŝlosilan parton de la verkaro de sia vivo.[25][26] Descartes ankaŭ vidis tre klare, ke ĉiuj veroj estas ligataj unu kun alia, tiel ke trovante fundamentan veron kaj procedante logike, tio malfermus la vojon al ĉiu scienco. Descartes malkovris tiun bazan veron tuj: lia fama "Mi pensas, tial mi ekzistas."[16]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Poste li vojaĝis en Italio, Germanio, Svislando kaj Nederlando kaj diskutis kun tieaj kleruloj.

Francio[redakti | redakti fonton]

Franciskano Marin Mersenne korespondis kaj interŝanĝis sciaron kun Kartezio.

En 1622 li revenis al Francio kaj en 1623 ekloĝis en Parizo. En la postaj jaroj li supozeble konatiĝis kun Marin Mersenne.

Precize en 1620, Descartes lasis la armeon. Li vizitis la Basilica della Santa Casa en Loreto, poste vizitis variajn landojn antaŭ reveni al Francio, kaj dum la venontaj kelkaj jaroj, li pasigis tempon en Parizo. Tie li komponis sian unuan eseon pri metodo: nome Regulae ad Directionem Ingenii (Reguloj por la direktorado de la menso).[16] Li alvenis en Hagon en 1623, kaj vendis ĉiujn siajn propraĵojn por investi en obligacioj, kio havigis al li komfortigan enspezon por la cetero de sia vivo.[14]:132[27]:94 Descartes ĉeestis en la sieĝo de La Rochelle fare de la Kardinalo Richelieu en 1627.[27]:128 En la aŭtuno de tiu sama jaro, en la rezidejo de la papa nuncio Giovanni Francesco Guidi di Bagno, li ekkontaktis kun Mersenne kaj multaj aliaj saĝuloj por aŭskulti prelegon fare de la alkemiisto, Nicolas de Villiers, Sieur de Chandoux, pri la principoj de supozita nova filozofio,[28] La kardinalo Pierre de Bérulle sugestis kin verki klarigon de sia nova filozofio ie for de la ebla atingon de la Inkvizicio.[29]

Nederlando[redakti | redakti fonton]

En Amsterdamo, Kartezio loĝis ĉe Westermarkt 6 (Domo Descartes, maldekstre).

En 1628-1629 Kartezio iris al Nederlando kaj tie diversloke pasigis 18 jarojn.[23] En Aprilo 1629, li aliĝis al la Universitato de Franeker, kie studis kun Adriaan Metius, ĉu loĝante kun katolika familio ĉu luprenante loĝejon ĉe rezideja iama kastelo Sjaerdemaslot. La venontan jaron, kun la nomo "Poitevin", li aliĝis al la Universitato de Lejdeno, kiu tiam estis Protestanta Universitato.[30] Li studis kaj matematikon kun Jacobus Golius, kiu kontraŭis lin pri la teoremo de la seslatero de Pappo, kaj astronomion kun Martin van den Hove, alinome Martin Hortensius.[31] En Oktobro 1630, li havis kverelon kun Beeckman, kiun li akuzis pro plagiato de kelkaj el siaj ideoj. En Amsterdamo en 1635, li havis amrilaton kun servistino, nome Helena Jans van der Strom, kun kiu li havis filinon, nome Francine Descartes, kiu naskiĝis en 1635 en Deventer. Ŝi estis baptita kiel Protestanta[32][33] kaj mortis kvinjaraĝa pro skarlatino. Ŝian morton Kartezio nomis la plej granda doloro de lia vivo.

Malkiel multaj tiamaj moralistoj, Descartes ne malaprezis pasiojn, sed anstataŭe li defendis ilin; tiukadre li plenploris la morton de Francine en 1640.[34] Laŭ ĵusa biografio de Jason Porterfield, "Descartes diris, ke li ne kredas, ke oni devas elteni el larmoj por montriĝis viro."[35] Russell Shorto spekulativis, ke la sperto de patreco kaj de perdo de filo formis turnopunkton en la verkaro de Descartes, ŝanĝante sian fokuson el medicino al demandaro por universalaj respondoj.[36]

Unua paĝo de "La dioptrique" de René Descartes.

Spite oftajn translokiĝojn,[noto 2] li verkis la tuton de sia ĉefa verkaro dum siaj pli ol 20 jaroj en Nederlando, iniciatinte revolucion en matematiko kaj filozofio.[noto 3] En 1633, Galileo estis kondamnita de la Roma Inkvizicio, kaj Descartes abandonis planojn publikigi sian verkon Traktaĵon pri la mondo kaj la lumo (Traité du monde et de la lumière), nome lia verko de la antaŭaj kvar jaroj. Tamen, en 1637, li anonime publikigis partojn de tiu verko en tri eseoj:[37] nome "Les Météores" (La meteoroj), "La Dioptrique" (Dioptriko, pri lumo) kaj La Géométrie (Geometrio), antaŭita de enkonduko, nome lia fama Discours de la méthode ("Diskurso pri la metodo").[37] En ĝi, Descartes demetas kvar regulojn por pensaro, en la intenco sekurigi, ke onia sciaro restu sur firman fundamenton:[38]

Citaĵo
 La unua estis neniam akcepti ion ajn kiel vero se mi ne tute konis tion tia; tio estas, zorge eviti haston kaj antaŭjuĝon, kaj enhavigi en mia juĝaro nur tio kio estas prezentita al mia menso klare kaj distinge por ekskludi ĉian grundon de dubo. 

En La Géométrie, Descartes pritraktis la malkovrojn kiujn li faris kun Pierre de Fermat, kion li povis fari ĉar lia artikolo, Enkonduko al Loci, estis publikita postmorte en 1679. Tio poste iĝos konata kiel Kartezia Geometrio.[39]

Descartes plue publikigis verkojn pri kaj matematiko kaj filozodio por la cetero de sia vivo. En 1641 aperis, en latina lingvo, lia primetafizika verko Meditaĵoj pri unua filozofio ("meditationes de prima philosophia"), tre influa verko pri raciismo. Ĉar tiu verko estis latinlingva oni komprenas, ke ĝis estis direktita nur al saĝuloj kaj fakuloj. Ĝi estis sekvita en 1644 de Principia Philosophiae (Principoj pri filozofio), speco de sintezo de la Diskurso pri la Metodo kaj Meditaĵoj pri unua filozofio. En 1643, la kartezia filozofio estis kondamnita de la Universitato de Utreĥto, kaj Descartes estis devigita fuĝi al Hago, kaj setliĝi en Egmond-Binnen.

Christia Mercer sugestis, ke Descartes eble estis influita de la hispana verkitino kaj romkatolika monaĥino kaj reformistino Tereza el Avilo, kiu, kvin dek jarojn antaŭe, estis publikiginta Las moradasLa interna kastelo, pri la rolo de filozofia respegulado en la intelekta kresko.[40][41] Ankaŭ ŝi levis suspektojn de Inkvizicio.

Descartes (pere de Alfonso Polloti, itala generalo je la servo de Nederlando) startigis sesjaran korespondadon kun Elisabeth de Bohemio, dediĉita ĉefe al moralaj kaj psikologiaj temoj.[42] Konektita kun tiu korespondado, en 1649 li publikigis Les Passions de l'âme (La pasioj de animo), kion li dediĉis al la Princino. Franca tradukaĵo de la Principia Philosophiae, preparita de Claude Picot, estis publikigita en 1647. Ankaŭ tiu eldono estis dediĉita al la Princino Elisabeth. En la enkonduko al tiu franclingva eldono, Descartes laŭdis la veran filozofion kiel rimedo por akiri saĝon. Li identigas kvar ordinarajn fontojn por atingi saĝon kaj finfine diras, ke estas kvina, pli bona kaj pli sekura, konsistanta en la serĉado de unuaj kaŭzoj.[43]

Svedio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1649, Descartes estis iĝante unu el la plej famaj filozofoj kaj sciencistoj de Eŭropo.[37] Tiukadre en 1649 li akceptis inviton al ŝia kortego de la sveda reĝino Kristina por organizi novan sciencan akademion kaj tutori ŝin en ŝiaj ideoj pri amo kaj tial li transloĝiĝis al Stokholmo meze de la vintro.[44] La reĝino deziris de li instruadon pri filozofio, sed la malvarma vintro de Svedio subfosis lian sanon. Ŝi estis interesata en kaj stimulis Descartes publikigi La pasiojn de la animo.[45]

Li estis gasto ĉe Pierre Chanut, kiu loĝis en la strato Västerlånggatan, malpli ol 500 metrojn el la reĝa kastelo Tre Kronor en Stokholmo. Tie, Chanut kaj Descartes faris observojn per la hidrarga barometro de Torricelli. Defie al Blaise Pascal, Descartes faris la unuan serion de barometraj legaĵoj en Stokholmo por vidi ĉu la atmosfera premo povus esti uzata por antaŭscii la okazontan veteron.[46]

Descartes aranĝis la inviton por fari lecionojn al la reĝino Kristina post ŝia naskiĝtago, tri fojojn semajne je la 5a horo a.m., en sia malvarma kaj venteca kastelo. Tuj klariĝis, ke ili ne ŝatis unu la alian; ŝi ne interesiĝis pri lia mekanika filozofio, nek li interesiĝis pri ŝia interesiĝo pri la greka lingvo. Ĉirkaŭ la 15a de Januaro 1650, Descartes estis vidinta Kristina nur kvar aŭ kvin fojojn.

Memoraĵo al Descartes, starigita en la 1720-aj jaroj, en la preĝejo Adolfo Fredriko.

Laŭ historiaj raportoj la 1-an de februaro 1650, li eksuferis pneŭmoniton kaj mortis la 11-an de februaro 1650.[47] La kaŭzo de morto estis pneŭmonito laŭ Chanut, sed peripneŭmonito laŭ la kuracisto de Kristina nome Johann van Wullen kiu ne estis rajtigita sangigi lin.[48] (Tiu vintro ŝajne estis milda,[49] escepte ĉe la dua duono de Januaro kiu estis akra kiel priskribita de Descartes mem; tamen, "tiu rimarko estis probable intencita de Descartes por la intelektula klimato pli ol pri la vetero.")[45]

E. Pies pridubis tiun rakonton, baze sur letero fare de la Doktoro van Wullen; tamen, Descartes estis malakceptante trektadon, kaj pliaj argumentoj kontraŭ ties vereco estis starigitaj pro tio.[50] En libro de 2009, la germana filozofo Theodor Ebert argumentas, ke Descartes estis venenigita de katolika misiisto kiu opoziciis liajn religiajn konsiderojn.[51][52][53]

Kiel katoliko[54][55][56] en protestanta lando, li estis entombigita en tombejo uzata ĉefe por orfoj en la preĝejo Adolfo Frederiko en Stokholmo. Liaj manuskriptoj iĝis posedaĵo de Claude Clerselier, bofrato de Chanut, kaj "devota katoliko kiu startis la procezon igi Descartes sanktulo per eltranĉado, aldonado kaj publikigo de liaj leteroj laŭelekte."[57][58]:137–154 En 1663, la papo Aleksandro la 7-a metis liajn verkojn en la indekson de malpermesitaj libroj, tamen kun la direktivo, ke ili estu "suspenditaj ĝis finkorektado" (latine suspendendos esse, donec corrigantur)[59][60].

En 1666, dek ses jarojn post lia morto, liaj restaĵoj estis portitaj al Francio kaj entombigitaj en la pariza preĝejo Saint-Étienne-du-Mont. En 1671, la franca reĝo Ludoviko la 14-a malpermesis ĉiujn verkojn kaj prelegojn pri Karteziismo. Kvankam la Nacia Konvencio en 1792 estis planinta transigi liajn restaĵojn al la Panteono, li estis reentombigita en la Abatejo Saint-Germain-des-Prés en 1819, perdinte fingron kaj kranion.[noto 4] Lia kranio estas ekspoziciita en la Musée de l'Homme en Parizo.[61][noto 5]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Principia philosophiae, 1685

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La franca urbo, je lia honoro, poste aldonis lian nomon al sia (La Haye-Descartes) kaj de 1967 nomiĝas nur Descartes.
  2. En Nederlando li ŝanĝis sian adreson ofte, kaj loĝis inter aliaj lokoj en Dordrecht (1628), Franeker (1629), Amsterdamo (1629–1630), Leiden (1630), Amsterdamo (1630–1632), Deventer (1632–1634), Amsterdamo (1634–1635), Utreĥto (1635–1636), Leiden (1636), Egmond aan den Hoef en la municipo Bergen (1636–1638), Santpoort (1638–1640), Leiden (1640–1641), Endegeest (kastelo ĉe Oegstgeest) (1641–1643), kaj finfine por pli etenda tempo en Egmond-Binnen (1643–1649).
  3. Li estis loĝinte kun Henricus Reneri en Deventer kaj Amsterdamo, kaj li estis renkontinta kun Constantijn Huygens (patro de la sciencisto Christiaan Huygens, kaj kun Vopiscus Fortunatus Plempius; Descartes estis intervjuita de Frans Burman ĉe Egmond-Binnen en 1648. Henricus Regius, Jan Jansz de Jonge Stampioen, Frans van Schooten, Komenio kaj Gisbertus Voetius estis liaj ĉefaj opoziciantoj.
  4. La restaĵoj estas, du jarcentojn poste, ankoraŭ ripoze inter du aliaj tomboj — nome tiuj de saĝulaj monaĥoj Jean Mabillon kaj Bernard de Montfaucon— en kapelo de la abatejo.
  5. La asteroido 3587 Descartes estis tiel nomita omaĝe al li.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francaj citaĵoj pri Esperanto, pri la internacia lingvo kaj tradukitaj verkoj esperanten el Eldonejo Christian Bertin, alirdato la 6a de marto 2019 (france)
  2. Theodor Ebert. (2009) Der rätselhafte Tod des René Descartes (germane). Aschaffenburg: Alibri. ISBN 978-3-86569-048-7.
  3. 3,0 3,1 Bruno, Leonard C.. [1999] (2003) Math and Mathematicians: The History of Math Discoveries Around the World; Vol. 1, Baker, Lawrence W., Detroit, Mich.: U X L. ISBN 978-0-7876-3813-9. OCLC 41497065.
  4. Rodis-Lewis, Geneviève. (1992) “Descartes' Life and the Development of His Philosophy”, The Cambridge Companion to Descartes. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-36696-0.
  5. Tion Kartezio skribis en 1645 en letero al Elisabeth von der Pfalz; vidu (1824–1826) Œuvres de Descartes, Paris, F.G. Levrault. Victor Cousin.
  6. All-history.org. Arkivita el la originalo je 29a de Januaro 2015. Alirita 23a de Decembro 2014.
  7. Clarke, Desmond M.. (2006) Descartes : a biography. New York: Cambridge University Press. ISBN 0-511-16899-3. OCLC 67705926.
  8. Descartes, Rene | Internet Encyclopedia of Philosophy (en-US). Alirita 27a de Julio 2021.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 Bruno, Leonard C.. [1999] (2003) Math and Mathematicians: The History of Math Discoveries Around the World; Vol. 1, Baker, Lawrence W., Detroit, Mich.: U X L. ISBN 978-0-7876-3813-9. OCLC 41497065.
  10. Porter, Roy. [1997] (1999) “The New Science”, The Greatest Benefit to Mankind: A Medical History of Humanity from Antiquity to the Present. Great Britain: Harper Collins. ISBN 978-0-00-637454-1.
  11. Œuvres de Descartes 6 (france), p. 4.
  12. Baird, Forrest E.. (2008) From Plato to Derrida. Upper Saddle River, New Jersey: Pearson Prentice Hall, p. 373–377. ISBN 978-0-13-158591-1.
  13. Descartes. [1637] 2011. Discourse on the Method. Zhubei: Hyweb Technology. p. 20–21.
  14. 14,0 14,1 Gaukroger, Stephen. 1995. Descartes: An Intellectual Biography. Oxford: Clarendon Press.
  15. McQuillan, J. C. 2016. Early Modern Aesthetics. Lanham, MD: Rowman & Littlefield. p. 45.
  16. 16,0 16,1 16,2 Durandin, Guy. 1970. Les Principes de la Philosophie. Introduction et notes. Paris: Librairie Philosophique J. Vrin.
  17. Dennis Des Chene. How the world became mathematical (angle). Alirita 2013-03-23.
  18. Richard Arthur (januaro 2007). “Beeckman, Descartes and the Force of Motion”, Journal of the History of Philosophy (la angla) 45, p. 1–28. Alirita 2013-03-23.. 
  19. René Descartes - Biography (angle). Alirita 27a de Septembro 2020.
  20. Parker, N. Geoffrey. 2007. "Battle of White Mountain" (revised). Encyclopædia Britannica.
  21. Jeffery, R. 2018. Princess Elisabeth of Bohemia: The Philosopher Princess. Lanham, MD: Lexington Books. p. 68.
  22. Rothkamm, J., Institutio Oratoria: Bacon, Descartes, Hobbes, Spinoza (Leiden & Boston: Brill, 2009), p. 40.
  23. 23,0 23,1 Bruno, Leonard C.. [1999] (2003) Math and mathematicians : the history of math discoveries around the world; Vol. 1, Baker, Lawrence W., Detroit, Mich.: U X L. ISBN 978-0-7876-3813-9. OCLC 41497065.
  24. Otaiku AI (2018). “Did René Descartes have Exploding Head Syndrome?”, J. Clin. Sleep Med. 14 (4), p. 675–8. doi:10.5664/jcsm.7068. 
  25. Durant, Will. (1961) The Story of Civilization: Part VII, the Age of Reason Begins. New York: Simon and Schuster. ISBN 978-0-671-01320-2.
  26. Clarke (2006), pp. 58–59.
  27. 27,0 27,1 Shea, William R. 1991. The Magic of Numbers and Motion. Science History Publications.
  28. Matton, Sylvain, eld. 2013. Lettres sur l'or potable suivies du traité De la connaissance des vrais principes de la nature et des mélanges et de fragments d'un Commentaire sur l'Amphithéâtre de la Sapience éternelle de Khunrath, de Nicolas de Villiers. Paris: Préface de Vincent Carraud.
  29. Moote, A. L. 1989. Louis XIII, the Just. Oakland (Kalifornio): University of California Press. pp. 271–72.
  30. A bird's eye view.
  31. Grayling, A. C. 2006. Descartes: The Life of René Descartes and Its Place in His Times. Simon & Schuster. pp. 151–52.
  32. (2007) Cogito, Ergo Sum: The Life of René Descartes. David R. Godine Publisher. ISBN 9781567923353.
  33. (15 February 2022) The Wisdom of the Enlightenment. Rowman & Littlefield. ISBN 9781633887947.
  34. Durant, Will. (1961) The Story of Civilization: Par VII, the Age of reason Begins. New York, NY: Simon and Schuster. ISBN 978-0-671-01320-2.
  35. Porterfield, J., René Descartes (New York: Rosen Publishing, 2018), p. 66.
  36. Russell Shorto, Descartes' Bones: A Skeletal History of the Conflict Between Faith and Reason (ISBN 978-0-385-51753-9) (New York: Random House, 2008)
  37. 37,0 37,1 37,2 Bruno, Leonard C.. [1999] (2003) Math and mathematicians: the history of math discoveries around the world, Baker, Lawrence W. 1, Detroit, MI: U X L. ISBN 978-0-7876-3813-9. OCLC 41497065.
  38. Descartes, Discourse on the Method (Zhubei: Hyweb Technology: 2011), p. 88.
  39. “Pierre de Fermat | Biography & Facts”, Encyclopedia Britannica.
  40. Mercer, C., "Descartes' debt to Teresa of Ávila, or why we should work on women in the history of philosophy", Philosophical Studies 174, 2017.
  41. Craig, D. J., "She Thinks, Therefore I Am", Columbia Magazine, Fall 2017.
  42. Harth, E., Cartesian Women: Versions and Subversions of Rational Discourse in the Old Regime, (Ithaca: Cornell University Press], 1992), pp. 67–77.
  43. Blom, John J., Descartes, His Moral Philosophy and Psychology. New York University Press, 1978. (ISBN 0-8147-0999-0)
  44. Bruno, Leonard C.. [1999] (2003) Math and mathematicians : the history of math discoveries around the world, Baker, Lawrence W., Detroit, Mich.: U X L, p. [htt://archive.org/details/mathmathematicia00brun/e/103 103]–4. ISBN 978-0-7876-3813-9. OCLC 41497065.
  45. 45,0 45,1 “Descartes' Life and Works”, Stanford Encyclopedia of Philosophy.
  46. Modern meteorology: a series of six lectures: delivered under the auspices of the Meteorological Society in 1878, 1879, p. 73.
  47. Bruno, Leonard C.. [1999] (2003) Math and mathematicians: the history of math discoveries around the world, Baker, Lawrence W., Detroit, MI: U X L. ISBN 978-0-7876-3813-9. OCLC 41497065.
  48. Il y a des preuves que René Descartes a été assassiné (france) (12a de Februaro 2010). Alirita 27a de Septembro 2020.
  49. "Severity of winter seasons in the northern Baltic Sea between 1529 and 1990: reconstruction and analysis" by S. Jevrejeva (2001), p. 6, Table 3.
  50. Pies Е., Der Mordfall Descartes, Solingen, 1996, and Ebert Т., Der rätselhafte Tod des René Descartes, Aschaffenburg, Alibri, 2009. Franclingva traduko: L'Énigme de la mort de Descartes, Paris, Hermann, 2011
  51. "Descartes was "poisoned by Catholic priest" – The Guardian, Feb 14 2010", 14a de Februaro 2010.
  52. Was Descartes murdered in Stockholm? (22a de Februaro 2010). Arkivita el la originalo je 15a de Decembro 2014. Arkivigite je 2014-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
  53. Ebert, Theodor. (2009) Der rätselhafte Tod des René Descartes (germane). Alibri Verlag. ISBN 978-3-86569-048-7.
  54. Garstein, Oskar. (1992) Rome and the Counter-Reformation in Scandinavia: The Age of Gustavus Adolphus and Queen Christina of Sweden, 1622-1656 (angle). BRILL. ISBN 978-90-04-09395-9.
  55. Rodis-Lewis, Geneviève. (1999) Descartes: His Life and Thought (angle). Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-8627-2.
  56. Oppy, Graham. (11a de Septembro 2014) Early Modern Philosophy of Religion: The History of Western Philosophy of Religion, volume 3 (angle). Routledge. ISBN 978-1-317-54645-0.
  57. Andrefabre.e-monsite.com. Arkivita el la originalo je 5a de Novembro 2014. Alirita 21a de Decembro 2014.
  58. Richard Watson, Cogito, Ergo Sum: The Life of René Descartes (Boston: David R. Godine, 2002), pp. 137–154.
  59. Jean-Robert Armogathe, Vincent Carraud. (2001) La première condamnation des Œuvres de Descartes, d'après des documents inédits aŭ Archives du Saint-Office, Nouvelles de la République des Lettres 2 (france), p. 103–137.
  60. Candida Carella. (2008) Le Meditationes cartesiane «Amstelodami 1709» e la condanna del 1720, Nouvelles de la République des Lettres 1 (itale), p. 111–120.
  61. 5 historical figures whose heads have been stolen (23a de Julio 2015). Alirita 29a de Novembro 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « René Descartes » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»