René Ladevèze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Ladevèze
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1885 (1885-11-28)
Morto 14-an de julio 1913 (1913-07-14) (27-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

René LADEVÈZE (naskiĝis la 28-an de novembro 1885 en Agen, Francio; mortis la 14-an de julio 1913) estis franca esperantisto, interpretisto de la „Hamburg-Amerika Linie“. Li mortis mallonge antaŭ gefianĉiĝo kun Hamburg-a Esperantistino. Esperantisto de ĉirkaŭ 1905. Laŭ ekzemplo de Cart li instigis al Esperantaj ekzamenoj ankaŭ en Germanujo kaj kompilis Demandaron, 1911. Gvidis kursojn, aranĝis kun d-ro Mybs E-ajn festojn, kiuj montris la gajan flankon de la mondlingvo per vorto, kanto kaj ludo. Estis sekr. de la Vegetara Ligo Esperantista.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]