René Maheu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Maheu
Persona informo
René Maheu
Naskonomo René Gabriel Eugène Maheu
Naskiĝo 28-an de marto 1905 (1905-03-28)
en Saint-Gaudens
Morto 19-an de decembro 1975 (1975-12-19) (70-jaraĝa)
en 16-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo vd
Familio
Infanoj Jean Maheu vd
Profesio
Okupo oficisto • filozofodiplomato • universitata instruisto vd
Laborkampo filozofiointerpopola kompreniĝo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

René Gabriel Eugene MAHEU (Saint-Gaudens, la 28-an de marto 1905 - Parizo, la 19-an de decembro 1975), proksima amiko de Jean-Paul Sartre kaj Simone de Beauvoir, estis franca profesoro de filozofio kaj la sesa Ĝenerala Direktoro de UNESKO.

Li estis kultura ataŝeo en Londono (1936-1939) kaj post instrui en Maroko (1940–1942) dum la Dua Mondmilito, li okupis administran postenon en novaĵagentejo France-Afrique en Alĝero, antaŭ aliĝis al la Plenuma Oficejo de la Resident-General en Rabat. En 1946 li eniris en UNESCO kiel alta postenulo pri Informado. En 1949 Jaime Torres Bodet enpostenigis lin kiel Direktoro de ties Plenuma Oficejo. En 1954 li iĝis Helpa Ĝenerala Direktoro kaj reprezentanto de UNESCO ĉe la stabanaro de UN el 1955 al 1958. Li estis poste alta funkciulo dum du sinsekvaj elektotempoj.