René Marčić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
René Marčić
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1919 (1919-03-13)
en Vieno
Morto 2-an de oktobro 1971 (1971-10-02) (52-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

René Louis Rudolf MARČIĆ (naskiĝinta la 13-an de marto 1919 en Vieno[1], mortinta la 2-an de oktobro 1971 en Aarsele) estis aŭstra publicisto kaj jura filozofo.

Vivo kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Estante filo de mararmea oficiro[2] li vivis ekde 1920 en Slovenujo poste en Kroatujo, tiam partoj de la Reĝlando Jugoslavio. La bazlernejon Marčić frekventis sur la insulo Koločep (Dalmatio), poste la gimnazion de la franciskanoj sur la insulo Badija (antaŭ Korčula) kaj Široki Brijeg, kie li trapasis en 1937 la abiturientan ekzamenon. La saman jaron li komencis studojn ĉe la fakultatoj pri juraj kaj ŝtataj sciencoj en Zagrebo kie li doktoriĝis en la 14.2.1942.

Poste li deĵoris kiel gazetara kaj kultura respondeculo en la ĉefkonsulejo de la Sendependa Ŝtato Kroatio en Vieno. En 1946 li ekapartenis al la redaktistaro de la ĵurnalo Salzburger Nachrichten laborante kiel tribunala raportisto, ekde 1953 sekciĉefe. Post la morto de Gustav Canaval, la periodaĵfondinto, Marčić posteulanto lia estis inter 1959 kaj 1964.

Paralele li habilitiĝis en 1959 pri jurfilozofio kaj ŝtataj teorioj defendante la skribaĵon Vom Gesetzesstaat zum Richterstaat. Lia plurtema scienca verkaro konsistas el 17 monografioj kaj pli ol 300 kontribuaĵoj por kolektoj kaj fakgazetoj sur la kampo de jurfilozofio, ŝtataj teorioj, jurnaturalismo, politika scienco kaj konstitucia juro. Marčić iĝis pioniro de refondo de la Salcburga universitato kaj de establo de interfakultata instituto pri politikaj sciencoj Salcburge kaj plialtigis ĝenerale la renomon de politika scienco en tuta Aŭstrujo.[3] Li profesoris inter 1963 kaj 1971 pri jura kaj ŝtata filozofioj kaj ekde 1965 ankaŭ pri siaj aliaj fakoj.

Aparte menciindas la moderna kaj malferma spirito de la de Marčić fondita interfakultata instituto kio spegulis la estranaro: René Marcic, Franz-Martin Schmölz (sociologio kaj politikaj teorioj ene de la fakultato pri teologio) kaj Günter Kieslich (publicista kaj komunikada teorioj ene de la fakultato pri homa scienco). Krome, danke al perado de Marčić, katedrestris ĉe la politikscienculoj Norbert Leser. Marčić mortis kun la edzino okaze de flugmaŝina kraŝo en Belgujo[4] revenante el esplorrestado ĉe la jurfilozofo Julius Stone el Sidnejo.

Jurfilozofiaj ideoj[redakti | redakti fonton]

Marčić apogis kritikan doktrinon pri jurnaturalismo kiun li taksis ontologia teorio de juro je ekzistado (Seinsrecht). Jen en malmultaj vortoj la enhavo: el la homaj ekzistado kaj vivomondo dedukteblas la homa digneco. De ĝi elfluas ne nur la justeco (la plej grava bazo de juro) sed eĉ la homaj rajtoj kiuj ja estu la jura fundamento de ĉiuj ŝtatoj. La marksisma filozofo Wilhelm Raimund Beyer, fondinto kaj prezidanto de la Internacia Hegel-Societo, nomis Marčić apud Jean-Paul Sartre la ununura filozofo post 1945 kiu intencis krei novan ontologion. Inspiro lia venis de multaj inter se nesimilaj pensantoj, de Aristotelo, Tomaso de Akvino, Martin Heidegger, Ernst Jünger, Hegel kaj Julius Stone. Marčić konis multajn tekstojn parkere citante ilin skribe kaj buŝe. Kune kun la Hans Kelsen, kiu laŭ instige de Marčić ricevis salcburgan honordoktorecon, li okazigis multajn disputojn. Ĉiam denove la du, kiuj ankaŭ amikiĝis, temis pri jurnaturalismaj demandoj kaj la serĉado de antaŭe disponigotaj normoj de juro. Tiel Marčić volegis krei filozofian bazon pri kritika-respondecema jurkulturo, ankaŭ rilate al ĵurnalismo, politiko kaj scienco. Per tio pluevoluu de malsupre kaj kvazaŭ koopertive demokratio kaj jurŝtato.

Sinteno je demokratio kaj diktaturo[redakti | redakti fonton]

Admone li flegis citi la antikvan sentencon oboedientia facit tyrannum, ke nur obeemo estigus tiranecon.[5] Sekve li engaĝiĝis pri aŭtonoma premo de la burĝoj de malsupre. Nur kooperative kreita jursistemo taŭgus vere, kies antaŭkondiĉo estus libere kaj memstare pensantaj ŝtatanoj. La ununura (laŭ Marčić) akceptinda maniero de perforto estus en kazo de rezistado kontraŭ tiraneco. Pri tio jen bonaj ekzemploj en la historio de Eŭropo, ekz. Cicerono aŭ Tomaso de Akvino: Wer zur Befreiung des Vaterlandes den Gewalt- und Willkürherrscher tötet, soll gepriesen werden, lehrt Cicero und der Aquinate![6] Same li avertis pri misinterpreto de verseto al la 13-a ĉapitro de la letero al la romanoj.

Ĉian ajn glorigon de ŝtato kaj komunumo dum samtempa plimalgrandigo de individua libereco oni strikte malŝatu. Pro tio jam Tomaso de Akvino parolis pri nur relata realo de ŝtato, sed pri konkreta realo de la homoj. Neniam do la homo senkritike subulu al superuloj: Wo das Wort herrschen fällt, da hört man den Herrn die Peitsche schwingen und den Knall, der vom Fall des Sklaven kündet.[7] La komunistoj kaj Leo Trocki estu sekve kritikotaj. Trocki eĉ substrekis la neeblon fari revolucion se oni taksus la vivon sankta.[8]

Publicistece[redakti | redakti fonton]

Por Marčić vera publicisto skribu nur por kvalitaj produktoj kiu, kontraŭe al ĵurnalisto, ne nur raportu sed ankaŭ komentu sprite. Fakte Marčić ĉiam ŝatiĝis mem publiciste kaj li konatigis la rolon de la amaskomunikiloj kiel kvara demokratia povo.[9][10] aldone al la tri povoj laŭ Montesquieu.

En 1967 li ankaŭ jesegis la aljuĝon de la premio Großer Österreichischer Staatspreis (literaturo) por la tiam apenaŭ konata kaj tamen jam pridisputata verkisto Thomas Bernhard.

Honoroj kaj membrecoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1979 Salcburgio ekigis la aljuĝon de la porpublicista premio René-Marčić-Preis.[11]
  • Marčić estis membro de la katolika studenta korporacio KÖHV Rheno-Juvavia Salzburg ene de ÖCV[12] kaj honora ano de la monarkiema korporacio Katholisch-Österreichische Landsmannschaft Austria zu Salzburg.[13]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vom Gesetzesstaat zum Richterstaat (1957)
  • Martin Heidegger und die Existenzialphilosophie (1949)
  • Verfassung und Verfassungsgericht (1963)
  • Mensch, Recht, Kosmos (1965)
  • Die Stellung der politischen Parteien in der Verfassung (1965)
  • Das Buch und sein Verwalter (1966)
  • Der Staatsmann in der Demokratie (1966)
  • Die Koalitionsdemokratie (1966)
  • Verfassungsgerichtsbarkeit und Reine Rechtslehre (1966)
  • [eld.] Die Zukunft der Koalition (1966)
  • Ernst Jüngers Rechtsentwurf zum Weltstaat (1966)
  • Rechtsphilosophie (1969)
  • Demokratie – der Baustil des Wandels (1970)
  • Hegel und das Rechtsdenken im deutschen Sprachraum (1970)
  • Recht – Staat – Verfassung (1970)
  • Geschichte der Rechtsphilosophie (1971)
  • Naturrecht und Gerechtigkeit (1989)

Mendelssohn-afero[redakti | redakti fonton]

En 1949, kiam Marčić estis juĝeja raportisto, li ege kritikis en la kristnaska eldono de Salzburger Nachrichten la germanan ĵurnaliston Peter de Mendelssohn pro recenzo de verko de Ernst Jünger. Tie troviĝis frazo iel fifamiganta viktimojn de naziismo.[14]

Pri tio venis en 1967 publika pardonpeto de Marčić. La komunikadsciencisto Fritz Hausjell postulis en 2007 pro tiuj insultoj kaj la fakto ke Marčić deĵoris por la faŝima kroata ŝtato alinomon de la René-Marčić-premio.[15] La socialdemokrata ministroprezidantino Gabi Burgstaller tuj ordonis esploron fare de komisiono pri la riproĉoj; finfine Marčić liberiĝis de ĉiuj riproĉoj. Oni memorigis ankaŭ la laŭdon de Erika Weinzierl pro la pardonpeto de Marčić kiun ŝi skribis en 1971/72 en nekrologa kolekto por Marčić.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Fischer (eld.): Dimensionen des Rechts. Gedächtnisschrift für René Marcic. Duncker & Humblot, Berlin 1974, ISBN 3-428-02989-5.
  • Norbert Leser: René Marcic 1919–1971. Ĉe: Grenzgänger. Bd. 1, 1981, p. 75–88.
  • Alexander Pinwinkler: Die „Gründergeneration“ der Universität Salzburg: Biographien, Netzwerke, Berufungspolitik, 1960–1975, Böhlau: Wien-Köln-Weimar 2020.
  • Erwin Bader: René Marcic und der Richterstaat. Ĉe: Anton Pelinka (eld.): Zwischen Austromarxismus und Katholizismus. Festschrift für Norbert Leser. Braumüller, Wien 1993, ISBN 3-7003-1003-X, p. 123–136.
  • Tobias Neubacher: Die Anfänge der Politikwissenschaft in Salzburg: René Marcic (1919–1971), Franz Martin Schmölz (1927–2003) und das Senatsinstitut für Politikwissenschaft. Ĉe: Österreichische Hochschülerinnen- und Hochschülerschaft (eld.): Österreichische Hochschulen im 20. Jahrhundert. Austrofaschismus, Nationalsozialismus und die Folgen. Facultas, Wien 2013, p. 456–462.
  • Fritz Hausjell: Braune Federn. Ĉe: Die Zeit, Nr. 50/2005; über R. Marcic
  • Erwin Bader / Paul R. Tarmann (eld.): Um Mensch und Recht. Zum 50. Todestag des humanistischen Rechtsphilosophen und Publizisten René Marcic; Edition Widerhall, Bd. 6, Plattform - Johannes Martinek Verlag, Perchtoldsdorf 2021, ISBN 978-3-9519838-5-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. baptoregistro de Penzing, Bd. 56, p. 35
  2. klarigo de salcburgaj stratnomoj
  3. Tobias Neubacher: Die Anfänge der Politikwissenschaft in Salzburg: René Marcic (1919–1971), Franz Martin Schmölz (1927–2003) und das Senatsinstitut für Politikwissenschaft. Ĉe: Österreichische Hochschülerinnen- und Hochschülerschaft (eld.): Österreichische Hochschulen im 20. Jahrhundert. Austrofaschismus, Nationalsozialismus und die Folgen. Facultas, Wien 2013, p. 456–462.
  4. "Professor Marcic tot". Ĉe: Arbeiter-Zeitung, 3.10.1971, p. 1
  5. René Marcic: Rechtsphilosophie, p. 280
  6. René Marcic: Rechtsphilosophie, p. 278
  7. René Marcic: Rechtsphilosophie, p. 100
  8. René Marcic: Rechtsphilosophie, p. 27
  9. Skizze einer Magna Charta der Presse. Ĉe: Jur. Blätter, 1955, p. 192 ss.
  10. ĉapitro Die vierte Gewalt en la libro: Vom Gesetzesstaat zum Richterstaat. Wien 1957, p. 394–397
  11. https://www.salzburg.gv.at/presse/marcic Arkivigite je 2022-01-21 per la retarkivo Wayback Machine Schriftenreihe des Landespressebüros, Serie „Salzburg Dokumentationen“, nr. 118. Land Salzburg, Landespressebüro, Salzburg 2009, ISBN 978-3-85015-237-2.
  12. "Acta Studentica", Juni 2016, Interner Teil, p. 9
  13. BIOLEX
  14. Jen la vortoj kaŭzintaj indignon: Der Wert des Menschen steigt oder sinkt, je nachdem man das Wesen des Menschen höher oder niederer ansetzt. Wer über Gott und das Gebet Spott treibt, oder wer in Gott höchstens ein Es, jedoch keine Person, kein Du erfährt, der darf sich nicht wundern, wenn er die Abwertung seines Wesens am eigenen Leibe zu spüren bekommt, und eines Tages in die Gaskammer gesteckt wird. Mendelssohn und seinesgleichen haben selber die Welt heraufbeschworen, von der sie dann verfolgt wurden. - Legeblas ĝi ĉe Marcic: "Keine Sympathie mit nationalsozialistischem Regime" de Salzburger Landeskorrespondenz, 30.8.2007
  15. Kritik an Marcic-Preis: „NS-Verstrickungen“. Ĉe: orf.at, 12. März 2007