Renée O'Connor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renée O'Connor
Renee O'Connor Xena Con 2007
Renee O'Connor Xena Con 2007
Persona informo
Renee O'Connor
Naskiĝo 15-an de februaro 1971
en Usono Katy, Teksaso, Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kinder High School for the Performing and Visual Arts vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo televida aktoro • aktorofilmreĝisorofilmproduktoro • teatra aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1989– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Renée O'CONNOR (Houston (Teksaso), 15-an de februaro 1971) estas usona aktorino kiu disfamiĝis pro sia rolo de Gabrielle en la televida serio Xena: Warrior Princess (Batalanta princino).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Renée O'Connor elkreskis en Katy, Teksaso. Ŝi ekis ŝian aktorstudado kiam ŝi estis 12-jara, unue en la Houston Alley Theatre kaj poste je la High School of Performing and Visual Arts, ankaŭ en Houston. Ŝia aktordebuto okazis en 1989 en la serio Teen Angel (Dekkelkjarula anĝelo), kiu estis elsendita je la Disneykanalo. Ŝi ankaŭ rolis en la infanserio Match Point (Matĉopoento). En tiu sama jaro ŝi transloĝiĝis al Losanĝeleso.

Ŝi ludis la filinon de Cheryl Ladd en la filmo Changes (Ŝanĝoj) de Danielle Steel. Pliposte ŝi rolis en la filmo The Flood, who will save our children (La inundo kiu savos niajn infanojn). Ŝi ankaŭ ludis malgrandan rolon en la Disneyfilmo La Aventuroj de Huckleberry Finn, kiel Julia Wilkes,.

O'Connors granda trarompo venis per la rolo de Gabrielle en Xena: Warrior Princess. Ŝi krome reĝisoris du serierojn de Xena, nome Déjà vu All over again (Paramnezio ĉiam denove) kaj Dangerous Pray (Danĝera preĝo).