Renée Triolle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renée Triolle

Renée Triolle en 1986
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aprilo 1943 (1943-04-16) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Nacieco franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Renée Triolle estas franca esperantistino. Esperantigita fare de Honoré Bourdelon, ŝi estis la unua sekretarino kaj poste prezidanto de Junulara Esperantista Franca Organizo, oficinta inter la jaroj 1969 kaj 1973. Poste ŝi aktivis en Unuiĝo Franca por Esperanto, kaj inter la jaroj 1983 kaj 2004 estis komitatano A kaj komitatano C de UEA nome de la franca organizaĵo. En la Estraro de UEA 1995-1998 ŝi membris kiel vicprezidanto. Dum pluraj jaroj ŝi krome aparte aktivis en Eŭropa Esperanto-Unio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Renée Triolle naskiĝis en La Ciotat, proksime de Marsejlo, la 16-an de aprilo 1943. Ŝi havas du fratinojn kaj plurajn genevojn. Profesie, ŝi studis la rusan lingvon en Aikso la Provenca, kaj poste instruis ĝin en Tourcoing kaj Roubaix, kaj dum la pli granda parto de sia profesia kariero, en Thionville. Ŝi revenis al La Ciotat kiam ŝi emeritiĝis. Ŝi loĝas en familia domo, heredita de siaj gepatroj.

Renée Triolle malkovris Esperanton okaze de la Universala Kongreso de Esperanto en Marsejlo en 1957, en aĝo de 14 jaroj: piedirante sur strato Canebière, centre de la urbo, ŝi renkontis japaninojn vestitajn per kimonoj, tradiciaj japanaj vestaĵoj, kaj aliajn homojn. Ŝi bone komprenis, ke tiuj homoj povas komuniki per komuna lingvo: ili ne parolis siajn proprajn lingvojn kaj ankaŭ ne parolis la anglan aŭ la francan.

Post du jaroj, ŝi ĉeestis prelegon pri esperanto de François Garrigue en Marsejlo. Tuj ŝi eklernis Esperanton per vesperaj kursoj. En 1960, en aĝo de 17 jaroj ŝi partoprenis en sia unua Universala Kongreso en Bruselo per monhelpo de la grupo de Marsejlo. En la IJK 1965 en Japanio la kongresanaro cetere elektis la 22-jarulinon "Miss Esperanto".[1]

Renée Triolle oftege vojaĝas en multaj landoj, per kaj por esperanto. Ŝi ankaŭ akceptas multajn vizitantojn en sia loĝejo en La Ciotat, same kiel ŝi faris antaŭe en Thionville.

Respondecoj en la esperanta movado[redakti | redakti fonton]

Lokaj respondecoj[redakti | redakti fonton]

Aix-Marseille[redakti | redakti fonton]

Renée Triolle kunkreis SERAM (Studentan Esperanto Rondo de Aix-Marseille) kaj kunorganizis STELO kongreso en 1968.

Tourcoing[redakti | redakti fonton]

Ŝi iniciatis surmuran semajnan kurson en Lycée de Jeunes.

Roubaix[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreis ekspozicion pri lingvoproblemoj.

Thionville[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreis esperantan grupon kaj kaj daŭre instruis esperanton. Ŝi ankaŭ gvidis semajnan horan radion elsendon pri lingoproblemoi kaj esperanto ĉe Radio Beffroi en 1982.

La Ciotat[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreis la asocion Esperanto La Ciotat, organizas kursojn, staĝojn, kaj kunvenojn, kaj aliajn eventojn, ekzemple konferencojn. Kiam Renée Triolle akceptas eksterlandajn gastojn, ŝi kutime petas de ili fari prelegon pri ilia fako aŭ lando. Esperanto La Ciotat estas membro de la loka asocio "La Ciotat coeur de Parc" subtenanta la Nacian Parkon de la Kalankoj.

Post 2000, Renée Triolle agas en Esperanto Provence, federacio de la lokaj asocioj en la jenaj departementoj kaj urboj : 04 Manosque kaj Villeneuve ; 05 Gap ; 06 Nice, Cannes ; 13 Aix-en-Provence, la Ciotat, La Roque d’Anthéron, Miramas, Marseille ; 83 Fréjus-ST Raphaël, Toulon ; 84 Avignon, Carpentras. Ŝi estis prezidantino de la Federacio, kaj daŭre estas unu el la ĉefaj membroj de la organizaĵo. Ĉiu jare, ŝi organizas plurajn staĝojn en La Ciotat. Ŝi ankaŭ organizas la ekzamenojn ĉi jare. Renée Trilolle daŭre instruas esperanton ambaŭ en La Ciotat kaj en Marsejlo, korektas taskojn aŭ manuskriptojn.

Naciaj respondecoj[redakti | redakti fonton]

Renée Triolle estis unu el la kreintoj de JEFO (Junulara Esperantista Franca Organizo), la francia landa sekcio de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Ŝi baldaŭ iĝis sekretarino kaj poste prezidantino de JEFO de 1969 ĝis 1973.

Ŝi estis ĝenerala sekretarino de UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto) (1984), kaj poste iĝis prezidantino.

Internaciaj respondecoj[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis ĝenerala sekretarino de TEJO en 1973. Poste ŝi iĝis ĝenerala sekretarino de SUK (Someraj Universitatoj Kursoj), kaj de CEDO (Centro de Esperanto kaj Dokumentado).

Ŝi partoprenis en la komitato de UEA en 1983-1986, 1989-1992, 1995-1998, 1998-2001 kaj 2001-2004.

Renée Triolle estas unu el la reprezentantoj de la Esperanto-movado ĉe Unesko. Universala Esperanto-Asocio havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

3 nivela perkoresponde kurso de UFE, 1980.

"Nouveau cours d'espéranto" (libro kaj kasedo), de Renée Triolle kaj Edmond Ludwig, unua eldono: 1986, Madrido; lasta eldono: 2005, Parizo.

"Esperanto Express", de Renée Triolle, Januaro 2006, Edition du Dauphin (ISBN 2716313105).

En 2009 ŝi kun Jean-Louis Texier krome verkis surbaze de la Germanlingvio sukcesa lingvogvidilo Esperanto Wort für Wort de Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch la francan adaptigon. Ĝi eldoniĝis je titolo "L'Esperanto de poche, Guide de conversation", eldonejo Assimil (ISBN 2700503996).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Noto[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidanto de la Unuiĝo Franca por EsperantoPoste:
Jean-Louis Texier19861994Claude Nourmont