Renate Schmidt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renate Schmidt
Persona informo
Renate Schmidt
Naskiĝo 12-an de decembro 1943 (1943-12-12) (80-jaraĝa)
en Hanau
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Familio
Edz(in)o Hasso von Henninges vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
Aktiva en MunkenoBonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Renate Schmidt (naskiĝis la  12-an de decembro 1943(nun 1943-12-12) en Hanau) estas germana politikistino. La nun 80-jarulino en 1961 devis forlasi la gimnazion en Fürth antaŭ la abituro, ĉar ŝia gravedeco en aĝo de 17 jaroj estis konsiderata hontinda por la lernejo. Post edziniĝo kaj naskiĝo de la infano samjare, ŝi edukiĝis kiel programistino en la perpoŝta komercejo Quelle. Ŝi iĝis reprezantino de la firma konsilio de laborprenantoj, kaj sindikata aktivulino. Ekde la jaro 1972 ŝi membras en kaj reprezentas la Socialdemokratan Partion de Germanio (SPD).

En la ministraro dua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 22-a de oktobro 2002 kaj formale la 22-a de oktobro 2005 (komisie ĝis la 22-a de novembro), ŝi estis federacia ministrino pri familioj, maljunularo, virinaro kaj junularo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]