Renault Twizy

La Renault Twizy estas elektra aŭtomobilo de la varomarko Renault.
La Twizy havas dum normala uzado atingopovon de 50-80 km[1] kaj maksimuman rapidecon de 45 aŭ 80 km/h, depende de la tipo. La 45 km/h tipo estas en kelkaj landoj fakte mopedo kaj oni bezonas nur kondukpermesilon por mopedo.
La akumulatoro estas ŝargebla en 3,5 horoj per normala ŝtopilo. Ĝi devas esti luprenata.
Livereblas la Twizy Cargo kun pakaĵujo de 180 litroj kaj ŝarĝokapacito de 75 kg por alportadaj servoj en la urbocentroj.
Tipoj[redakti | redakti fonton]
-
Varianto New Mobility Concept Nissan
-
Renault Twizy Sport F1 2013
-
Pordoj tipo Elitro
-
Sen pordoj
-
Aviadila stirejo (kajuto)
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Renault Twizy retejo konsultita je la 30-a de majo 2017