Reno (Nevado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arko de Reno.

Reno estas urbo kaj ĉefurbo de la kantono Washoe, Nevado, en Usono. Laŭ la usona censo de 2000, la loĝantaro de la urbo tiam estis 180.480, tiel ke Reno estas la dua plej multhoma urbo de Nevado. Censaj taksoj en 2006 montris, ke la loĝantaro de Reno ŝajne kreskis ĝis 210.255, sed klasifikis la urbon nur kiel la kvaran plej grandan de la ŝtato, post Las Vegas, Henderson kaj North Las Vegas.

Reno situas 42 km norde de la ĉefurbo de la ŝtato, Carson City, kaj 35 km nordoriente de Lake Tahoe. Reno havas orientan landlimon kun la urbo Sparks. Ĝi estas konata kiel "La Plej Granda Malgranda Urbo de la Mondo", kaj famas pro siaj kazinoj. La urbo estas la naskiĝloko de la ludfirmao Harrah's Entertainment.

Eksteraj ligiloj