Repdigito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En matematiko por amuzo, repdigito (angle: repdigit) estas natura nombro kies ĉiuj ciferoj estas samaj, ofte en la decimala sistemo.

Jen kelkaj ekzemploj: 11, 666, 4444, 77777, kaj 999999. Ĉiuj repdigitoj estas palindromoj kaj multiploj je repunitoj. Unu el la plej konataj repdigitoj estas 666, konata kiel la nombro de la bestio.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La Vorto repdigito estas formata de tri partoj: "repeated digit" (ripetita cifero en angla lingvo) kaj esperanta sufikso "o".

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Repdigit en la angla Vikipedio.