Repinne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Miĵgirja en Transkarpatio

Bazaj informoj

Repinne, ukraine Репинне, ruse Репинное (repinoje), hungare Repenye, slovake Repiňe estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Miĵgirja. Ankoraŭ 3 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo

Repinne situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Volovec-Miĵgirja. La lasta troviĝas 7 km-ojn.

Historio

En 1910 loĝis en Repenye (repenje) 1626 da homoj, rutenoj en majoritato, germanoj en minoritato. Ĝis 1920 Repenye apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Ökörmező, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Repinne/Repenye. Ekde 1945 Repinnoje apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.

Vidindaĵo

  • greko-katolika ligna preĝejo omĝe al Sankta Demetrios de 1800