Reprodukta sistemo
Reprodukta sistemo estas organa sistemo kiu servas por reproduktado.

La Reprodukta sistemo aŭ genersistemo estas sistemo de seksaj organoj ene de organismo kiuj funkcias kunlabore por la celo de la seksa reproduktado. Ankaŭ multaj nevivaj substancoj kiaj fluidaĵoj, hormonoj, kaj feromonoj estas gravaj elementoj por la reprodukta sistemo.[1] Malkiel plej el la organaj sistemoj, la seksoj de laŭsekse diferencigitaj specioj ofte havas gravajn diferencojn. Tiuj diferencoj permesas kombinadon de genetika materialo inter du individoj, kio permesas siavice la eblon de pli granda genetika kapablo de la idaro.[2]
Plantoj[redakti | redakti fonton]
Inter ĉiuj vivantaj organismoj, floroj, kiuj estas la reproduktaj strukturoj de la angiospermoj, estas la plej variaj fizike kaj montras koresponde grandan diversecon en metodoj de reproduktado.[3] Plantoj kiuj ne estas florplantoj (verdaj algoj, muskoj, hepatikoj, antocerofitoj, filikoj kaj ankaŭ gimnospermoj kiaj la koniferoj) havas kompleksajn interludojn inter morfologiaj adaptaĵoj kaj mediaj faktoroj en sia seksa reproduktado. La reprodukta sistemo, aŭ kiel la spermo el unu planto fekundigas la ovolon de aliaj, dependas el la reprodukta morfologio, kaj estas la sola plej grava determinanto de la genetika strukturo de neklonaj plantaj populacioj. Christian Konrad Sprengel (1793) studis la reproduktadon de florplantoj kaj por la unua fojo oni subkomprenis ke la procezo de polenado implikas kaj biotajn kaj abiotajn interagadojn.
Fungoj[redakti | redakti fonton]
La viv-ciklo de fungoj inkluzivas kaj seksan kaj ne-seksan reprodukton, ĝenerale el komuna talo; haplojdaj/haploidaj taloj rezultas el zigota meiozo/meioso, kaj heterotrofa sinnutrado. La ŝpinilaj polusaj korpoj, ne la centrioloj, ĝenerale asociiĝas kun la nuklea tegaĵo dum ĉel-dividiĝo.
Ne-seksa reproduktado[redakti | redakti fonton]
Fungoj produktas sporojn (vidu konidio). Ĉe la pli arkaikaj oni trovas zoosporojn (vidu Chytridiomycota).
Seksa reproduktado de la fungoj[redakti | redakti fonton]

En idealaj kondiĉoj la fungoj kontentiĝas je subtera vivo kaj etendas sian korpon (micelio) ĉiudirekte. Sed kiam ili estas ŝokataj, eĉ brutale traktataj per subita ŝanĝo de temperaturo aŭ procenta enteno de akvo, ili vekiĝas kaj pariĝas kondiĉe ke ili amasigis sufiĉe da nutraĵo. Kiam ili estas tutsataj, ili ekmontras sian seksorganon (fruktkorpo), kiun ili fabrikis tiucele, supersatigante kelkajn filamentojn. Tial aperas ĉapelo aŭ ombrelo, en kiu ili abundege produktas sian semon. Ekzemple la agariko produktas 40 milionojn da sporoj hore, te. 10 miliardojn en kelkaj tagoj. La elĵetitaj sporoj tuj ĝermas en la tero. Iuj naskas virfilamenton, aliaj in-filamenton. Post la sekskuniĝo de du filamentoj de kontraŭaj seksoj, naskiĝas nova filamento. Tiu ĉi generas micelion, t.e. novan fungon, kapablan reproduktiĝi siavice.
Se la sporoj estas grandakvante produktitaj, malmulte da ili ĝermos, se ili ne falas sur riĉan grundon. Tial kelkaj specioj uzas inĝeniajn artifikojn por malgrandigi la perdojn. Ekzemple Pilobolus vivas sur bovfekaĵoj. Por malebligi al siaj sporoj fali sur sekan fekaĵon, sur kiu ili malfacile ĝermus, ĝi elĵetas sian ĉapelon je du metroj for; ĝia celo: demeti la valoran kargon sur herbo trunketojn por ke tiu estu certe manĝita anstataŭ eble disperdita en fekalo de bovino.
La boleto uzas sian moskodoron por altiri la insektojn, kiuj demetas ovojn en ĝian ĉapelon kaj sur ĝian piedon. Tial la larvoj forlasos sian nestaĉon kun sporoj gluitaj al la dorso. Aliaj fungoj uzas alian taktikon por redukti la seksan malŝparadon. Ili "dormigas" siajn sporojn (ĝis 25 jarojn la "kario de tritiko"). Tial la sporoj povas trankvile atendi bonajn kondiĉojn por ĝermi. La polvofungo estas vera "seksa bombo". Kiam ĝi atingas sian pienkreskecon, sub la premo de akvogutoj, ĝi eksplodas kaj liberigas milionojn da sporoj. La rekordulo estas giganta polvofungo, kiu elĵetis 2000 miliardojn da ili.
Animaloj[redakti | redakti fonton]
Ĉe mamuloj, la ĉefaj organoj de la reprodukta sistemo estas la eksteraj seksorganoj (peniso kaj vulvo) same kiel nombro de internaj organoj kiaj la gametoj kiuj produktas gonadojn (testikloj kaj ovarioj). Malsanoj de la homa reprodukta sistemo estas tre oftaj kaj disvastigataj, partikulare transkomunikeblaj venereaj malsanoj.[4]
Plej aliaj vertebruloj havas ĝenerale similajn reproduktajn sistemojn konsistaj el gonadoj, tuboj kaj malfermaĵoj. Tamen, estas granda diverseco de fizikaj adaptaĵoj same kiel reproduktaj strategioj en ĉiu grupo de vertebruloj.
Vertebruloj[redakti | redakti fonton]
Vertebrulaj animaloj ĉiuj kunhavas ŝlosilajn elementojn de ties reproduktaj sistemoj. Ili ĉiuj havas gameto-produktajn organojn aŭ gonadojn. ĉe inoj, tiuj gonadoj estas konektitaj pere de ovodukto al malfermaĵo en la ekstero de la korpo, tipe ĉe la kloako, sed foje al unika malfermaĵo kia vagino aŭ enmetebla organo.
Homa reprodukta sistemo[redakti | redakti fonton]
La reprodukta sistemo en la homo estas la tuto da organoj kaj histoj de la homa korpo, kiuj servas por reproduktado. Homa reproduktado komencas kiam vira spermatozoo fekundigas virinan ovon. Ĉi tiel la viraj kaj la virinaj genoj kombiniĝas por formi novan homon.
La homa reprodukta sistemo kutime implikas internan fekundigon pere de seksa interludo. Dum tiu procezo, la masklo enmetas sian erektan penison en la vagino de la virino kaj ejakulas ejakulaĵon, kiu enhavas spermon. La spermo poste veturas tra la vagino kaj uterkolo al la utero aŭ ovoduktoj por fekundigo de la ovolo. Post sukcesa fekundigo kaj trudigo, okazas gravedeco de la feto ene de la ina utero dum proksimume naŭ monatoj; tiu procezo estas konata kiel gravedeco ĉe homoj. Gravedeco finas per nasko, kio okazas prr kuntiriĝo de la muskoloj de la utero, la plilarĝiĝo de la uterkolo, kaj la apero de la bebo for el la vagino (nome ina genera organo). La beboj kaj infanoj de homoj estas preskaŭ senhelpaj kaj postulaj altajn nivelojn de patrozorgo dum multaj jaroj. Unu el gravaj tipoj de patra zorgo estas la uzado de laktoglandoj en la inaj mamoj por mamnutri la bebon.[5]
La ina reprodukta sistemo havas du funkciojn: la unua estas produkti ovoĉelojn, kaj la dua estas protekti kaj nutri sian idon ĝis nasko. La maskla reprodukta sistemo havas unu funkcion, kiu estas produkti kaj liveri spermon. Homoj havas altan nivelon de seksa diferencaro. Aldone al diferencoj en preskaŭ ĉiu reprodukta organo, nombraj diferencoj tipe okazas ĉe duarangaj seksaj karakteroj.
Vira reprodukta sistemo[redakti | redakti fonton]


1. Urina veziko 2. Pubio 3. Peniso 4. Kaverna histo 5. Glano 6. Prepucio 7. Malfermaĵo de la uretro 8. Sigmoidea kojlo 9. Rektumo 10. Spermoveziko 11. Ejakultubo 12. Prostato 13. Bulbouretra glando 14. Anuso 15. Spermodukto 16. Epididimo 17. Testiko 18. Skroto
Vira reprodukta sistemo Spermatozooj produktiĝas en la du testikoj (17). La testikoj estas en la skroto (18), la saketo sub la peniso (3). Milionoj da spermatozooj akumuliĝas en la epididimoj apud la testikoj. Poste ili pasas tra la spermatoduktoj aŭ vaskloj deferens ĝis la spermaj veziketoj apud la veziko (1). Dum la seksa ago, la peniso pligrandiĝas kaj rigidiĝas. La spermatozooj pasas tra la prostato (12) kaj la glando de Cowper (13) kaj ricevas multajn sekreciojn. La spermatozooj kaj ĉi tiuj fluidoj nomiĝas spermo. La spermo pasas en la uretron kaj ejakuliĝas dum koito.
Virina reprodukta sistemo[redakti | redakti fonton]

Virina reprodukta sistemo enhavas kiel plej ekstera parto la vulvon kaj la vaginon kiun la peniso penetras dum koito, kaj ricevas la spermon. La spermatozooj devas atingi la ovon en la salpingo aŭ falopiaj tuboj. Por fari tion, la spermatozooj devas antaŭe pasi tra la cerviko de la utero, kaj la utero mem. La ovario produktas nur unu ovon ĉiumonate, sed se spermatozoo ĝin fekundigas, zigoto formiĝas. Se la zigoto sukcese fiksas sin en la utero, feto formiĝos.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Introduction to the Reproductive System. Arkivigite je 2007-10-24 per la retarkivo Wayback Machine , Epidemiology and End Results (SEER) Program.
- ↑ Reproductive System 2001 Body Guide powered de Adam
- ↑ (2002) “The evolution of plant sexual diversity”, Nature Reviews Genetics 3 (4), p. 274–284. doi:10.1038/nrg776. Arkivigite je 2013-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ STD's Today Arkivigite je 2014-10-25 per la retarkivo Wayback Machine National Prevention Network, Center for Disease Control, United States Government, konsultita en 2007
- ↑ Sexual Reproduction in Humans. Arkivigite je 2018-02-17 per la retarkivo Wayback Machine 2006. John W. Kimball. Kimball's Biology Pages, and online textbook.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Anatomía y fisiología del aparato genital masculino y femenido, de Belén Cabello Tarré, en Educación para la salud en la escuela, Socorro Calvo Bruzos, ONCE- FEDER - FSE, paĝo 315, Tema 2
- Uwe Gille: Harn- und Geschlechtsapparat, Apparatus urogenitalis. In: F.-V. Salomon u. a. (Hrsg.): Anatomie für die Tiermedizin. Enke, Stuttgart 2004, ISBN 3-8304-1007-7, S. 368–403.
- Gardner, E.; Gray, D.J.; Rahilly, R.O. Anatomia. Editora Guanabara, 4a. Edição, Rio de Janeiro, p. 457-475; 485-495, 1988.
- Staubesand, Jochen. Sobotta – Atlas de Anatomia Humana. Editora Guanabara, 19a. Edição, Rio de Janeiro, vol. 2, p. 214-246, 1988.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- El cuerpo humano. Aparato reproductor. [1] Alirita la 17an de julio 2015.
- Riesgos para el sistema reproductivo. Biblioteca Nacional de Medicina de los EE.UU. [2] Alirita la 17an de julio 2015.
|
|