Requejo (Zamora)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Requejo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49394
Demografio
Loĝantaro 118  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 6° 45′ U (mapo)42.030555555556-6.7425Koordinatoj: 42° 2′ N, 6° 45′ U (mapo) [+]
Alto 998 m [+]
Areo 46,09 km² (4 609 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Requejo (Provinco Zamoro)
Requejo (Provinco Zamoro)
DEC
Requejo
Requejo
Situo de Requejo
Requejo (Hispanio)
Requejo (Hispanio)
DEC
Requejo
Requejo
Situo de Requejo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Requejo de Sanabria [+]
vdr

Requejo [reKEĥo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio. Menciindas la monumenta, pejzaĝa kaj media heredo kaj elstara arbaro de taksusoj kaj aliaj gravaj arboj, kiu saviĝis el teruraj incendioj de la komarko.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 46,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 141 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 850 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 122 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Porto, Cobreros, Lubián, Pedralba de la Pradería], Hermisende kaj Portugalio.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]