Brazuelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Requejo de Pradorrey)
Brazuelo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24716
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 323  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 30′ N, 6° 9′ U (mapo)42.497222222222-6.1569444444444Koordinatoj: 42° 30′ N, 6° 9′ U (mapo) [+]
Alto 966 m [+]
Areo 98,13 km² (9 813 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Brazuelo (Provinco Leono)
Brazuelo (Provinco Leono)
DEC
Brazuelo
Brazuelo
Situo de Brazuelo
Brazuelo (Hispanio)
Brazuelo (Hispanio)
DEC
Brazuelo
Brazuelo
Situo de Brazuelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brazuelo [+]
vdr

Brazuelo [braZŬElo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco, ene de la tradicia areo La Maragatería. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan. Brazuelo estas komprenebla etimologie kiel Braketo.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bonillos, Brazuelo, Combarros, El Ganso, Pradorrey, Quintanilla de Combarros, Requejo de Pradorrey, Rodrigatos de la Obispalía kaj Veldedo, okupas totalan areon de 98,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 306 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 62 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Torre del Bierzo, Villagatón, Magaz de Cepeda, Santa Colomba de Somoza, Villaobispo de Otero kaj Astorga.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]