Reschensee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reschensee / Lago di Resia
la lago Reschensee kun inundita preĝeja turo
la lago Reschensee kun inundita preĝeja turo
baraĵlagolago
Situo regiono Vinschgau / Val Venosta, Sudtirolo, Italio
Speco de la lago akvorezervujo (konstruita dum la jaroj 1949/1950)
Ĉefaj fontoj Adiĝo (Etsch / Adige), Rojenbach, Karlinbach
Ĉefaj elfluoj Adiĝo (Etsch / Adige)
Setlejoj Reschen, Graun, Sankt Valentin auf der Haide
Datenoj
Koordinatoj 46° 48′ 12″ N, 10° 31′ 46″ O (mapo)46.80333333333310.529444444444Koordinatoj: 46° 48′ 12″ N, 10° 31′ 46″ O (mapo)
Reschensee / Lago di Resia (Sudtirolo)
Reschensee / Lago di Resia (Sudtirolo)
DEC
Reschensee / Lago di Resia
Reschensee / Lago di Resia
Map
Reschensee / Lago di Resia
Surfaca areo 67,7 haf5
Maksimuma longo 6 kmf6
Maksimuma larĝo 1 kmf7
Akva volumeno 120 milionoj da m³dep1f8
vdr

La lago Reschensee (germane, prononco "Reŝnze", itale Lago di Resia) estas akvorezervujo en la komunumo Graun [prononco "Graŭn"] en la sudokcidento de la plejparte germanlingva regiono Sudtirolo en norda Italio. La rezervujo por 120 milionoj da m³ da akvo en alpa valo bariĝis inter la jaroj 1949 kaj 1950, ĝi longas 6 kilometrojn kaj en la plej larĝaj lokoj larĝas pli-malpli kilometron. La vilaĝoj Reschen, Graun (la vilaĝa kerno kaj la vilaĝoparto Spin) plus Sankt Valentin auf der Haide (ties vilaĝoparto Kaschon) situas rekte ĉe la laga bordo.

Iom sude de la alpa pasejo Reschenpass ĝis la barigo de la rezervujo ekzistis tri naturaj lagoj: Reschensee, Mittersee (aŭ Grauner See) kaj Haidersee. Dum la akvobarigo la tuta historia vilaĝo Graun kaj plejparto de la historia vilaĝo Reschen subakviĝis - do la du samnomaj vilaĝoj rande de la nuna akvorezervujo estas novaj konstruoj. 163 domoj tiam detruiĝis kaj 523 hektaroj de agrikultura areo inunditaj. Nuntempe nur la historia preĝeja turo de la eksa vilaĝo Graun meze de la lago indikas pri la eksaj loĝiĝo de la valomezo.

La lago iĝis fama loko por akvosporto, interalie por velado kaj breta velado, aparte tamen ankaŭ por kajta surfado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]