Respubliko Krimeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Respubliko Krimeo
ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti
respubliko
Crimea South Coast 04-14 img10 Gaspra Swallows Nest.jpg
La kasteleto "Hirunda nesto" - neoficiala emblemo de Krimeo
Crimea in Russia.svg
Flag of Crimea.svg
Emblem of Crimea.svg
Oficiala nomo: Республика Крым
Deveno de nomo: El tjurka qırım ("nia monteto")
Lando Rusio Rusio
Historiaj regionoj
Montaro Krimea montaro
Najbaras kun
Antikvaj urboj Ĥersoneso, Skita Napolo
Grandaj urboj
Ĉefurbo Simferopolo
Areo 26 081 km² (2 608 100 ha)
Loĝantaro 1 973 185 (2007)
Denseco 75,66 loĝ./km²
Fondita 18-a de marto 2014
Ĉefministro Sergeo Aksjonov
Parlamentestro Vladimiro Konstantinov
Horzono MSK (UTC+4)
Telefona prefikso +380 65
AKU AK
Himno Himno de Krimeo
Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo
Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Crimea
Retpaĝo: www.rk.gov.ru
Devizo: «Процветание в единстве» - «Prospero en unueco»

Respubliko Krimeo (ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti) en 2014 deklariĝis respubliko de Rusio. Ĝi okupas ĉefan parton de Krimea duoninsulo (situanta en norda parto de Nigra maro) krom ĝia sudokcidenta parto okupata de Sebastopola municipo. Areo de la respubliko estas preskaŭ 26,2 mil km. La loĝantaro estas 2352581 homoj (laŭ infomo de jaro 2013). Ĉefurbo de Krimeo estas urbo Simferopolo. Foje oni nomas la respublikon simple Krimeo malgraŭ tio ne estas tute ĝusta. Ĝis 2014 Respubliko estis parto de Ukrainio kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Ukrainio kaj plimulto de internacia komunumo trovis la anekson kontraŭleĝa kaj konsideras ĝin parto de Ukrainio kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo[1].

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

Deveno de vorto Krimeo estas diskutata. Laŭ plej ofte citata versio ĝi devenas de nomo Qırım (malnova nomo por nuna urbo Starokrimo, iama ĉefurbo de Krimea provinco de Ora Hordo, tradukebla kiel "mia monteto").

Laŭ aliaj supozoj ĝi devenas de iu tjurka vorto signifanta remparokavo aŭ simple tero. Iuj opinias nomon Krimeo rilata al helena κρημνός (kruta loko, ankaŭ nomo de iu teritorio en Skitujo), tamen tiu supozo ne estas tre verŝajna. Malnova nomo de Krimeo — Taŭrido (latine Taurica, helene Ταυρική) — devenas de nomo de antikva Krimea tribo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Respubliko Krimeo kiel parto de Rusio[redakti | redakti fonton]

La "nekonataj soldatoj" sen insignoj, t.e. rusiaj elit-trupanoj antaŭ la Krimea Parlamento en Simferopolo, la 1-an de marto 2014

Post revolucio en Ukrainio en 2014 Krimea parlamento decidis fari referendumon pri pliaŭtonomigo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo 16-an de marto 2014 por konfirmi aliĝon de Krimeo al Rusio.[2] Rilate al rezultoj de la referendumo 17-an de marto Krimea parlamento deklaris Respublikon Krimeo kaj petis Rusion por aliĝi. Dum sama tago prezidanto de Rusio Vladimir Putin agnoskis sendependencon de Respubliko Krimeo.[3] 18-an de marto 2014 Vladimir Putin, krimea ĉefministro Sergej Aksjonov, urbestro de Sebastopolo Aleksej Ĉalij kaj prezidanto de krimea parlamento Vladimir Konstantinov subskribis konsenton pri aliĝo de Krimeo al Rusio[4]. 21-an de marto 2014 Vladimir Putin subskribis la leĝon pri ratifiko de la interkonsento laŭ kiu Krimeo kaj Sebastopolo aliĝas al Rusio.

Politika strukturo[redakti | redakti fonton]

Krimeo estas parlamenta respubliko. Leĝodona povo apartenas al 100-kapa parlamento, Ŝtata Konsilio de Krimeo (ruse - Государственный Совет Крыма, Gosudarstvennyj Sovet Kryma). La ekzekutivo[Kontrolenda lingvaĵo] apartenas al kabineto de ministroj estrata de premiero. La premiero estas elektata fare de la parlamento. La ministroj estas enpostenigataj fare de Konsilio laŭ proponoj de premiero.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.
La plej grandaj aŭ famaj urboj kaj loĝlokoj de Krimeo
Alupko | Aluŝto | Armjansko | Balaklavo | Baĥĉisarajo | Belogorsko | Ĉernomorsko | Gaspro | Gurzufo | Ĝankojo | Eŭpatorio | Foroso | Inkermano | Jalto | Kaĉo | Kerĉo | Koktebelo | Koreizo | Kirovsko | Krasnoperekopsko | Lenino | Livadio | Masandro | Nikito | Novosveto | Partenito | Sako | Sebastopolo | Simeizo | Simferopolo | Sovetsko | Starokrimo | Sudako | Teodozio


Simpla mapeto de Krimeo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Aŭtonoma Respubliko Krimeo.

Sendependa sociologia esploro financita de kanada fondaĵo en januaro 2015 konstatis, ke post paso de pli ol duonjaro ekde la fakta aliĝo al Rusio plejparto de la loĝantoj (82%) daŭre subtenas la aliĝon de la regiono al Rusio[5]. La pridemanditoj nomis la armitan konflikton en Donbaso la plej zorgiga problemo (42%), ekonomiaj problemoj pro punrimedoj kontraŭ Rusio kaj speciale kontraŭ Krimeo[6] zorgigas 40%.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]