Respubliko Montara Armenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flago de Armena Demokratia Respubliko

La Respubliko Montara Armenio (armene: Լեռնահայաստանի Հանրապետութիւն Lernahajastani Hanrapetut'jun; ankaŭ konata kiel Aŭtonoma Respubliko Sjuniko estis mallongdaŭra kaj neagnoskita ŝtato en la Suda Kaŭkazio, en la nunaj armenaj provincoj Vajoco-Dzoro kaj Sjuniko, kaj partoj de la Respubliko Montara Karabaĥo.

Fono[redakti | redakti fonton]

Turk-armena Milito[redakti | redakti fonton]

La 20-an de septembro 1920, la turka generalo Kazım Karabekir invadis la limojn de la Armena Demokratia Respubliko, kiu estis difinita de Usono. En respondo, la Armena Demokratia Respubliko deklaris la militon al Turkio la 24-an de septembro kaj la Turk-Armena Milito komenciĝis. En la regionoj Oltu, Sarıkamış, Kars kaj Aleksandropolo armenaj fortoj koliziis kun tiuj de la turko Karabekir. Mustafa Kemal Atatürk tiam sendis plurajn delegaciojn al Moskvo je priserĉado de alianco. Tio estis katastrofa por la armenoj.

La 18-an de novembro, armistico estis finita, kaj tiam plena packontrakto, la Traktato de Aleksandropolo, la 2-an de decembro 1920.

Sovetigo de Armenio[redakti | redakti fonton]

La Soveta 11-a Ruĝa Armeo eniras Erevanon en 1920, efike finante armenan mem-regadon. Armenio falis sub komunista potenco en 1920.

La invado de la soveta 11-a Ruĝa Armeo sur la Armena Demokratia Respubliko komenciĝis la 29-an de novembro1920. La fakta translokigo de la potenco okazis je la 2-a de decembro en Erevano, kiam la armena gvidantaro aprobis ultimaton prezentitan al ĝi fare de la soveto Boris Legran. Armenio jesis aliĝi al la sovetia sfero, dum Soveta Rusio jesis protekti ĝian restantan teritorion de la avancanta turka armeo. La sovetoj ankaŭ promesis rekonstrui la armeon, protekti la armenojn kaj ne persekuti ne-komunistojn, kvankam la fina kondiĉo de tiu promeso estis forlasita kiam la daŝnakanoj estis devigitaj forlasi la landon. La soveta registaro proponis la aneksadon de Montara Karabaĥo kaj Sjuniko de Armenio al soveta Azerbajĝano. Tiu paŝo estis forte malaprobita de Garegin Nĵdeh, kiu deklaris Sjunikon kiel aŭtonoma regiono ekde decembro 1920 al januaro 1921. Drastamat Kanajan sendis telegramon al Nĵdeh, sugestante permesi la sovetiigon de Sjuniko, per kiu ili povus gajni la subtenon de la bolŝevika registaro por solvado de la problemoj de la armenaj teritorioj. Nĵdeh denove pruvis sin kiel malmiopa politikisto, li ne foriris Sjunikon kaj daŭrigis sian lukton kontraŭ la Ruĝa Armeo kaj Soveta Azerbajĝano .

Deklaracio[redakti | redakti fonton]

La 18-an de februaro 1921, la daŝnakanoj gvidis kontraŭsovetian ribelon en Erevano kaj usurpis la povon. La Armena Revolucia Federacio kontrolis Erevanon kaj la ĉirkaŭajn regionojn dum preskaŭ 42 tagoj antaŭ esti venkitaj de pli multnombraj trupoj de la Ruĝa Armeo en aprilo 1921. La gvidantoj de la ribelo tiam translokiĝis al la regiono Sjuniko.

La 26-an de aprilo 1921, la dua Tut-Zangezura Kongreso, okazinta en Tatev, sciigis la sendependecon de la aŭtonomiaj regionoj Daralakjazo (Vajoco-Dzoro), Zangezuro, kaj Montara Karabaĥo, sub la nomo de Respubliko Montara Armenio.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Garegin Njdeh

La urbo Goris iĝis la ĉefurbo de la ŝtato, kaj Garegin Nĵdeh estis elektita kiel ĉefministro kaj ministro de Defendo. Poste, en julio, Simon Vracjan ekoficis kiel ĉefministro dum Nĵdeh iĝis la guberniestro kaj la ĝenerala komandanto.

Inter aprilo kaj julio 1921, la Ruĝa Armeo faris masivajn armeajn operaciojn en la regiono, atakante Sjunikon de nordo al oriento. Post monatoj da furiozaj bataloj kun la Ruĝa Armeo, la Respubliko Montara Armenio kapitulacis en julio 1921 sekvante la promesojn de Soveta Rusio reteni la montaran regionon kiel parto de soveta Armenio. Post perdado de la batalo, Garegin Nĵdeh, liaj soldatoj, kaj multaj elstaraj armenaj intelektuloj, inkluzive de gvidantoj de la unua sendependa Respubliko Armenio, transiris la limon en najbara persa urbo Tabrizo.

La formado de la mallongdaŭra respubliko savis la armenan loĝantaron de Sjuniko je masakrado fare de la azeroj. La heroeco kaj racia diplomatieco de Garegin Nĵdeh certigis ke la suda armena regiono de Sjunik restu en sovetiaj armenaj manoj.