Urba Respubliko Mulhaŭzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Respubliko de Mulhouse)
Urba Respubliko Mulhaŭzo
 libera regna urbo 13471798 Franca Respubliko 

ŝtato de Sankta Romia Imperio • historia lando • Libera regna urborespubliko • Zugewandter Ort
Geografio
Mulhaŭzo en 1642 laŭ plano de Mateo Merian
Mulhaŭzo en 1642 laŭ plano de Mateo Merian
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 100
Ŝtat-strukturo
respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
libera regna urbo libera regna urbo
Postsekvaj ŝtatoj:
Franca Respubliko Franca Respubliko
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Ligo de Dek Urboj

vdr

La Urba Respubliko Mulhaŭzo - germane Stadtrepublik Mülhausen - estis historia urbo-ŝtato de Okcidenta Eŭropo, kiu situis en la suda parto de la kultura regiono Alzaco, ĉirkaŭ la urbo Mulhaŭzo (germane Mülhausen, france Mulhouse). Ĝi ekestis el la statuso de libera regna urbo de la germanlingve dominita Sankta Romia Imperio, kaj adoptis respublikan reĝimon en 1347 per la elekto de la unua urbestro (alemane Bürgrmoaschtr, germane Bürgermeister). Ekde ĝia fondo en 1354, la urbo estis membro de la Ligo de Dek Urboj, ligo de dek liberaj urboj de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco en Elzaso (hodiaŭ Alzaco). Ĝi estas devigita laŭgrade rompi rilatojn al la resto de Alzaco kaj armee ligiĝi al la Svisa konfederacio post la "Milito de la Ses Dinaroj" de 1466-1468. En tiu ŝlosila okazaĵo en la urba historio, la Ligo de Dek Urboj ne kapablis alfronti la armeojn de la nobelaro. En 1529 la Reformacio gvidis al kompleta kaj ekskluziva protestantismo en la urba respubliko. En 1746, ĝi iĝis pioniro en la industria revolucio. Sub milita premo de la postrevolucia najbara Franca Respubliko ĝi post voĉdono de la urbanaro la 15-an de marto 1798 estis aligita al la Francia Respubliko. Tiutempe Mulhaŭzo estis potenca kaj prospera industria urbo, motoro de la industria revolucio en Eŭropo.