Restavek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Restaveko)

Restavekrestaveko (aŭ restavec, de la franca: reste avec="resti ĉe") estas persono de la kamparo en Haitio kiu laboras kiel helpisto en la hejmaj laboroj por familio en la urbo. Multaj de ili ne estas plenkreskaj, inter kvar aŭ kvin jaraĝaj. Ofte ili estas vivantaj en cirkonstancoj kiu similas al sklaveco. Oni ankaŭ nomas ilin infano-sklavoj.

Ĉar 80% de la haita loĝantaro vivas sub la limo de malriĉeco[1], la plejparto de la 'restavekoj' estas infanoj de gepatroj kiuj havas tro malmulte da mono por prizorgi ilin. Ilia familio laŭlitere donas ilin for. Foje la familio ĉe kiu ili laboras estas parencoj, sed ofte ili estas fremduloj. En teorio, ili ricevas manĝaĵon kaj ŝirmejon, kaj foje eĉ edukadon. En la praktiko, la kondiĉoj estas, kun kelkaj esceptoj, tamen, tre malbonaj. La laboro estas malfacila, kaj ili ne povas iri al la lernejo. Fizika misuzo kaj seksa fitrakto tre oftas. Se la infanoj estas tro maljunaj aŭ se knabinoj estas gravedaj, ili estas metitaj surstrate. Tie ili devus zorgi ke ili povas postvivi.

Laŭ UNICEF estas 173.000 restavekoj en Haitio. Oni taksas ke la veraj nombroj tamen atingus ĝis 300 000, granda nombro en la loĝantaro de 8.5 milionoj da haitianoj.

Ekzistas haitiaj sociaj organizaĵoj kiuj klopodas helpi la restavekojn. Ili ankaŭ okupiĝas pri lobiado kaj klopodas levi la publikan konscion por pri tiu problemo.  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sarah Volpenhein, Restaveks: Haiti's Invisible Children Arkivigite je 2017-08-18 per la retarkivo Wayback Machine, World Report News, la 2-an de julio 2011, konsultita la 18-an de aŭgusto 2017.
  • Tiu ĉi artikolo estas plejparte traduko de artikolo pri la sama temo en la nederlanda vikipedio je la 18-a de aŭgusto 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(angla) World Report News - Restavek Arkivigite je 2017-08-18 per la retarkivo Wayback Machine