Reta serio
Aspekto
Retserio estas speco de televidserio produktita por elsendo per la Interreto, sed povas ankaŭ poste aperi en televido.
Retserio konsistas el epizodoj. La plej multaj retserioj karakteriziĝas per mallongaj epizodoj kaj havas relative malaltajn produktokostojn kompare kun tradicia televido. .[1][2][3] La pliiĝo de populareco de retserioj koincidis kun la pliiĝo de alirebleco de interreta bendolarĝo. Tiuj permesis al sendependaj produktantoj krei malalt-buĝetajn seriojn distribuitajn per la Interreto. Grandaj produktentreprenoj ankaŭ komencis uzi la komunikilon kiel ilon por reklami siajn televidprogramojn (foje financite per komerca sponsorado), krom evoluigi unikan kaj dediĉitan enhavon por la Interreto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kadish, Maddy (July 22, 2016). "The Business of Web Series: What are the Returns on Online Episodic Content — Monetary or Otherwise?". MovieMaker. Archived from the original on April 20, 2021.
- ↑ What Is a Web Series? Are They Worth Watching? (September 10, 2020). Alirita 14 April 2024 .
- ↑ Dornbush, Jonathon (March 2, 2016). "New Emmy rules allow for Short Form categories". Entertainment Weekly. Retrieved 16 April 2024.