Retbutiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retbutiko estas retejo, en kiu uzanto povas elekti, mendi, plejofte antaŭpagi aĉetaĵojn pere de komputilo el sia hejmo aŭ laborejo, sen bezono veni al la subtegmenta vendejo de koncerna firmao. Ĉar li ne povas rekte ekzameni la varojn, sed vidas nur ĝian foton surekrane, li kutime rajtas redoni la varon ĝis certa limtempo. Sekve por retbutikaj aĉetoj validas iom diferencaj garantioj kaj reklamacia regularo kompare kun la subtegmentaj vendejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]