Retforumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Retforumo estas diskutforumo kiu funkcias per (inter)retejo. Ĝi estas alternativo al la jam pli malnovaj medioj de interreto, kiel ekzemple Usenet kaj dissendolisto. Disde retaj babilejoj la retforumoj diferencas kutime per pli alta nivelo de komunikado: eble pro tio, ke en la forumoj partoprenantoj havas pli da tempo por pripensi sian respondon kaj pli da spaco por tajpi ĝin.

Kutime oni diskutas en retforumo pri pli-malpli strikte difinita temo. La forumo povas esti dividita laŭ subtemoj je subforumoj. Parto de la subforumoj aŭ eĉ la tuta forumo povas esti fermita (videbla nur por certaj registritaj personoj), aliaj subforumoj estas malfermitaj por ĉiu kaj i. a. estas prilaborataj de serĉiloj kiel Guglo. Pro la spamaj robotoj lastatempe preskaŭ malaperis retforumoj, kie oni rajtas partopreni sen anticipa registriĝo.

Inter la gravaj problemoj de retforumoj estas spamo, trolado kaj uzo de gantopupoj.

Forumaj skriptoj

Ekzistas diversaj skriptaroj por fondi retforumon surbaze de ili. Kelkaj estas senpagaj kaj liberaj, aliaj iom kostas. Jen la deko de la plej popularaj skriptaroj laŭ Big-boards.com Arkivigite je 2006-10-30 per la retarkivo Wayback Machine (statistiko je 23-a de oktobro 2006).

  Skriptaro Instaloj Parto
1 vBulletin 1091 58,5%
2 Invision Power Board 238 12,8%
3 phpBB 210 11,3%
4 UBB 41 2,2%
5 ezboard 37 2,0%
6 Simple Machines Forum 33 1,8%
7 ASP Playground 15 0,8%
8 MesDiscussions.net 15 0,8%
9 Burning Board 11 0,6%
  Aliaj projektoj (Fusetalk, proboards, XMB, ASP.net, Ikonboard, zeroforum, Web Wiz Forums, Lithium, Jive, wwwthreads, Ideal BB, discuz, Aceboard, IGNBoards, Snitz, YaBB, CrazyWeb, WebCrossing, React, Novogate, PunBB, Opentopic, WowBB) 73 3,9%
  Propraj ellaboritaĵoj 101 5,4%
  Totalo 1865 100%

Eksteraj ligiloj