Retpirato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 15:04, 10 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Retpirato aŭ kodrompisto (angle: cracker) estas persono kiu tra loka retointerreto atingas malproksimajn komputilojn kaj damaĝas ilian enhavon, programojn, aŭ nelice uzas ilin por propraj celoj.

Oni ne konfuzu retpiraton kun kodumulo (angle: hacker). Retpiratoj estas malbonintencaj, kaj kodumuloj volas male kontribui pozitive al plibonigo de sistemoj, montrante kie cimoj troviĝas.

Regas en la publika opinio la ideo ke iu ajn komputilo ligita al interreto (eĉ de la registaro) estas senprobleme alirebla de retpiratoj. Tiu ĉi ideo datiĝas de la 80aj jaroj, kiam komputiloj estis grandskale enkondukitaj kaj la graveco de sekurigo estis forte subtaksita. Eĉ junuloj siatempe sukcesis aliri komputilajn retojn de militistoj. Nuntempe tamen plej multaj sistemoj estas vere bone sekurigitaj kaj malofte piratoj plu havas aliron.