Saltu al enhavo

Retratos de ambigú

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Retratos de ambigú
Aŭtoroj
AŭtoroJuan Pedro Aparicio
Lingvoj
Eldonado
EldonejoDestino
v • d • r

Retratos de ambigú (Bufedaj portretoj) estas romano verkita de Juan Pedro Aparicio, kiu ricevis pro ĝi en 1988 la Premion Nadal.

Temas pri panoramo de roluloj de provinceca urbo (nemenciita Leono) interplektitaj en diversaj rilatoj ĉefe ĉirkaŭ Vidal, funkciula inspektisto de industria sansistemo, kiu devas suferi la premojn de lokaj cacikoj. Ĉiu ĉapitro estas dediĉita al po unu rolulo, sed rilatita al aliaj, kvazaŭ temus pri katalogo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- Blanca Pérez Ansa.- Vidal ĉe don Enrique. Blanca estas edzino de Orencio Mosácula kaj Vidal memoras pri Blanca, kiun oni gravedigis estante adoleskulino kaj devis foriri. Vidal devas fermi industrion de Ezequiel Mosácula kaj tri virinoj apogas lin.
  • 2.- Don Enrique.- Ĉe du Miralles pri Orencio kaj Ezequiel, kiu venas kaj plendas pri Vidal. Komentas la vojaĝon de magistratanoj al Argentino cele al la transdono de medalo al Chacho, heroo de la respublika epoko, kiun ili ne trovis, dum almenaŭ unu el la ekspedicianoj restas tie tiukadre. Don Enrique promesas influi en la kazo de Vidal.
  • 3.- El viejo combatiente (La maljuna batalinto). Dum Vidal ŝoforas, motorciklo frapas infanon (poste oni akuzos lin prie) kaj li portas tiun al hospitalo. Tie li koincidas kun Riberano, iama trinkejestro kaj iama batalanto por la respubliko.
  • 4 .- El alcalde Polvorinos (La urbestro Polvorinos).- Magistratanoj admiras belan sekretariinon, preparas defendon kontraŭ mocio de demisio pro la vojaĝo al Argentino, kion ili memoras.
  • 5.- El doctor Iturmendi (La doktoro Iturmendi).- En tipa trinkejo La Charca Tonchi Iturmendi memoras pri Chacho kun sia amiko Vidal; inter portretoj de lokaj gravuloj estas tiu de Chacho, kiun Iturmendi dezirus aĉeti.
  • 6.- El subcomisario Malo (La policestro Malo).- Laura en la oficejo de Vidal kun ŝia kolegino María Dalia rakontas pri Javier, kiu restis en Argentino serĉe de Chacho. Venas policano Malo kaj ĉiuj serĉas Vidal ĉu kiel akuzito de la surveturo al infano.
  • 7.- El tonto del castillo (La kastela stultulo).- La kastelo estas de la Mosácula-oj. Vidal kun sia amiko Valbuena kaj lia taŭro. La stultulo estas frato de Blanca Mosácula. Vidal pruntedonas sian aŭton al familio bezonanta ĝin. Pri bovoj. Estas speleologoj kaptitaj en groto kaj oni baraktas savi ilin.
  • 8.- Laura.- Dum Vidal suferas diareon, policano Malo denove ĉikanas kaj akuzas lin pro la surveturo. Venas Laura kaj ili amoras, ŝi kuiras, ili kunmanĝas, kverelas. Tumulto kontraŭ Vidal pro la fermo de la industrio kaj pro la supozita surveturo. Malo kaj policanoj forportas lin.
  • 9.- El poeta Zarandona (La poeto Zarandona).- Kun Vanesa en laekspozicio de la desegnoj de la gravuloj el La Charca, kiu fakte nomiĝas kiel la romano nome Retratos de ambigú. Vespertoĉasisto. Orencio kun Chacho interŝanĝiĝis en la batalo de Oviedo; tie Orencio mortis kaj Chacho havis filon kun Blanca, la oligofreniulo de la kastelo, frato de Ezequiel kaj Blanca Mosácula. Venas Blanca Pérez Ansa, forprenas la medalon de Chacho, foriras kaj falas. Samtempe la ĉasisto ĉasas la vesperton.
  • 10.- Vidal.- En la policejo. Du policanoj komentas pri la afero de la groto. Advokato Longinos invitas lin tagmanĝi kaj komentas la akuzojn pri surveturo. Blanca patrino mortis kaj Blanca filino venis kaj defendis Vidal. La infano mortis kaj Vidal estis enprizonigita.
  • 11.- Blanca.- Laura kaj María Dalia en la katedralo kie Marta Mosácula filmas. Blanca vizitas amece Vidal en la prizona malsanulejo.
  • 12.- Chacho.- Vidal estis liberigita. La urbestro pluas ĉar revenas ĝustatempe kiu restis en Argentino. Ŝajne Chacho tie estas taglaboristo en fora ruro, sed estas duboj prie. Iturmendi rakontas la fuĝon de Riberano kaj Chacho, kiu ŝajne mortis kaŝita en la tombo de reĝo. Diboĉado kaj vizioj de futbala matĉo ludita heroe de Chacho.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Temas pri kritiko al la provinceca socio kie gravuloj ankoraŭ kapablas manipuli la sociajn reagojn en propra profito. La potenco de la malnovaj povaj familioj miksiĝas kun personaj malbonvoloj. Ankaŭ ene de tiu estas malnovaj internaj konfliktoj. Rolulo Vidal enamiĝis kiel junulo de junulino el la potenca familio, sed tio ne plenumiĝis kaj dum jaroj retenis tiun memoron. Tamen restis en la malhelo ĉu venos sekvo de tiu iama rilato aŭ ĉu eĉ pluos la nuntempa rilato de Vidal kun Laura. La groteska portreto de la portretitoj ne permesas seriozan disvolvigon de la psikologia evoluo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]