Retservilo Apache

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Logo-bildo de la retservilo.

Apache estas unu el la plej multe uzataj retserviloj en la mondo. Ekzemplo de malfermita kodo samkiel Linukso.

Apache haveblas kiel memstara programo, sed ankaŭ kiel unu programo el la diversaj XAMPP-pakaĵoj (LAMPP – por Linukso, WAMPP – por Vindozo, amp4ecs – por eCs resp. OS/2). Ĉio haveblas senpage.

Instalo en Vindoza komputilo

Apache estas senpaga retservilo: vi povas elŝuti ĝin el la retejo de Apache.

Elektu : "download Apache server", kaj se via komputilo funkcias per Vindozo (angle Windows), elektu "Binary" de la versio "2.0.55".

Registru dosieron en vian komputilon, kaj lanĉu la instalon.

Al la demando : Network Domain, skribu : 127.0.0.1
Al la demando : Server Name, skribu : localhost
Al la demando : Administrator's Email Address, skribu vian retadreson

Akceptu la pordon 80, kaj la instalo estas finita. Lanĉu vian Apache-servilon.

Instalu vian retpaĝaron en: "C:/Program Files/Apache Group/Apache2/conf/httpd.conf" aŭ difinu alian lokon modifante la linion DocumentRoot en via servilo. Ĉiuokaze, nepre enmetu paĝon kun la nomo index.html tien, kiel enirpaĝon por via retpaĝaro.

Trovu vian propran IP-adreson per la komando "ipconfig /all" (alirinte al DOS per: start/Run/Cmd), kaj sciigu la trovitan IP-adreson al viaj konatoj – tiuj skribu tiun trovitan adreson en siaj retumiloj jene: http: //???.???.???.??? kie ???.???.???.??? estas la trovita adreso. Pordo 80 estu nepre malfermita.

Sistemoj

Apache ekzistas por diversaj operaciumoj, interalie Vindozo, Linukso, OS X, OS/2.

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj