Reuven Zygielbaum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reuven Zygielbaum
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1913 (1913-01-30)
en Krasnystaw
Morto 3-an de februaro 2005 (2005-02-03) (92-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Hebrea tombejo de Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reuven Szulim Zygielbaum (naskiĝis la 30-an de januaro 1913 en Krasnystaw, mortis la 3-an de februaro 2005 en Varsovio) – pola aktoro, verkisto kaj kultura aganto juddevena, frato de Szmul Zygielbojm - konsilia membro ĉe la pola registaro en ekzilo en Londono, kies vastaj raportoj pri germana holokaŭsto de judoj en okupata Pollando direktitaj al Monda Juda Kongreso, Usona Juda Kongreso kaj leteroj al la usona prezidento Franklin D. Roosevelt restis sen reagoj.

Infaneco kaj juneco[redakti | redakti fonton]

Reuven Zygielbaum naskiĝis en Krasnystaw en malriĉa juda familio. Li estis la plej juna el dekopo da gefratoj. Diferenco inter li kaj la plej maljuna frato Szmul estis 21 jaroj. La familio estis tiom malriĉa, ke dum kelkaj monatoj ne pripagis luitan loĝejon. Mastrumanta polo diris tiam al la patrino: Sinjorino Józefowo, ĉu vi pensas, ke mi forigos vin kune kun la infanoj el la loĝejo? Neniam mi ekpensis pri tio! Bonvou ne ĉagreniĝi, vi komencos pagi, kiam vi havos la monon. La evento kaŭzis, ke lia frato Szmul estis tirita de socialismaj ideoj kaj fariĝis la pola patrioto.

Reuven mem de fruaj jaroj interesiĝis pri teatro. Li apartenis al juda Teatro de Junuloj en Varsovio, la unua en Pollando eksperimenta teatro, sekvanta atingojn de Salomon Michoels. Kiam la teatro estis fermita en 1936, kune kun trupo de aktoroj fondis recitad-centron de la juda poezio. Ankaŭ reĝisoris spektaklojn en judaj lernejoj.

Milita periodo[redakti | redakti fonton]

Post eksplodo de la dua mondmilito, post alvoko de la prezidento de la ĉefurbo Stefan Starzyński forlasi Varsovion la 5-an de septembro 1939 iris kun la patrino, frato Szmul, lia edzino kaj apartaj geedzoj orienten, direkte al Chełm. Germanaj aviadiloj pripafis kaj bombis rifuĝintojn. Dum la sesa tago de la fokurado ili trovis en la arbaro malriĉan kabanon, en kiu decidis aĉeti ion por manĝi. La mastrmantino kun eta infano surbrake invitis ilin al la interno, regalis kaj rifuzis akcepti la pagon. Reuven demandis: ĉu vi scias, ke..... Ŝi rompis lian eldiron: ke vi estas judoj? Kompreneble, mi sias, sed estas la milito. Germanoj estas kontraŭ ni kaj kontraŭ vi. Vi estaspolaj civitanoj. Kien nun vi povraj infanoj iros, kion vi faros?

Post anekso de Chełm fare de Wehrmacht li iris kun la frato pluen al oriento. En la urbo restis lia patrino Józefa. Li trafis al Bjalistoko, kie laboris kiel aktoro en Ŝtata Juda Teatro. Post atako de Nazia Germanio al Sovetunio forkuris kaj atingis Turkmenan Sovetan Socialisman Respublikon. Tie ligis kontakton kun la pola delegitaro ĉe la armeo de Anders. Kiam soveta NKVD eksciis pri liaj interligoj kun membro de polaj elmigrintaj regopovoj, decidis lin varbi. Rifuzis, pro kio estis ekzilita al Siberio. Forkuris de gulago uzante dokumentojn de mortinta Eliasz Młynek. Al Pollando revenis kun la armeo de Zygmunt Berling.

Postmilita vivo[redakti | redakti fonton]

Reuven setlis en Lublin, kie estis direktita al Juda Komitato, nome de kiu organizis malsanulejon por savitaj de holokaŭsto. En 1947 decidis elmigri de Pollando kaj atingi okcidentan okupadan zonon. Tra Prago, Bukareŝto kaj Budapeŝto alvenis al Graz en Aŭstrio, kie trapasis la landlimon. Post ĝia transpaŝo eniris judan brigadon en la brita armeo, kaj poste la tendaron kun rifuĝintoj. Post forlaso de la internigejo 6 jarojn pasigis en Palestino kaj poste en Israelo. En 1953 forveturis al Sud-Afriko. En 1994 retrovis lin pola ambasado. En 2002 revenis por ĉiam al Pollando, kiun konsideras sia patrujo. Sub patroneco de Kancelario de Ĉefministro prelegis kun projekcio de la filmo La morto de Zygelboym. Li opinias, ke ĝuste en Pollando, kiel nenie ajn en la mondo, oni omaĝas memoron de lia frato. Mortis en Varsovio. Entombigita en juda tombejo ĉe la str. Okopowa (kvartiro 2).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]