Reva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reva
urbo • municipal corporation in India
Administrado
Poŝtkodo 486001
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 31′ N, 81° 17′ O (mapo)24.51666666666781.283333333333Koordinatoj: 24° 31′ N, 81° 17′ O (mapo) [+]
Alto 304 m [+]
Areo 102 km² (10 200 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Reva (Madja-Pradeŝo)
Reva (Madja-Pradeŝo)
DEC
Reva
Reva
Situo de Reva
Reva (Barato)
Reva (Barato)
DEC
Reva
Reva
Situo de Reva

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rewa, Madhya Pradesh [+]
vdr

Reva, laŭ (hindie रीवा) estas urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. Reva derivis sian nomon de la rivero Narmada, kies alia nomo estas Reva.

Konstruaĵo en Reva

Demografio[redakti | redakti fonton]

Reva havis populacion de 236 519 en 2011 kun legopovo de 86%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reva situas sur montetaro 304 metrojn super la marnivelo. Satna troviĝas 48, Prajagraĝo 113, Katni 122, Singrauli kaj Banda (Utar-Pradeŝo) po 143, subŝtata ĉefurbo Bopalo 419, Indaur 591, tutlanda ĉefurbo Delhio 609, Kolkato 753, Mumbajo 1073 kilometrojn (aere) [1].

Pordo en Reva
Akvorezervujo ĉe Reva

Historio[redakti | redakti fonton]

Reva estis fondita ĉirkaŭ 1400 kaj ĝi estis sidejo de sia princlando ekde 1597. La aktuala princo en 1912 kompromise transdonis sian potencon al la britoj. Post formado de la sendependa Barato inter 1949-1956 la urbego estis ĉefurbo de la tiama subŝtato.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Reva estas komerca urbo pri varoj de brikoj, grenoj (plej ofte rizoj) kaj konstruligno. Vestaĵteksado kaj lignoĉizado estas gravaj industrioj en la urbego. Kalkŝtonoj kaj karboj ankaŭ estas abundaj en la regiono, tial menciindas la cementproduktado.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Reva la ĉefa kaj oficiala lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Plejparto de la populacio estas hinduoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Reva havas fervojan branĉan linion kun finhaltejo al la tutlanda fervojaro. Kuras al la urbego 7 ĉefvojoj. La plej proksima flughaveno funkcias en Prajagraĝo, sed estas ankaŭ loka flughaveno kun hazardaj flugoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • precipe hinduaj temploj
  • proksime bestoparko, kie estis trovita, poste kaptita kaj bredita la unua videbla blanka tigro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans