Revelacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Revelacio estas religia okazaĵo, per kiu dio konigas sin al homo. Revelacio devenas el la latina revelatio, kies radiko estas velum, t.e., vualo, kaj kies signifo estas, laŭlitere elirigo sub la vualon, figursence ĝi signifis malkovro, konatigo de io secreta aŭ nekonata. Religie, la revelacio aparte koncernas la spiritajn aferojn, kiujn la homoj ne povas per si mem scii, kiujn tiu ne povas malkrovi helpe de ties sensoj, kaj kies konado al tiu estas donita de iu dia estuloj aŭ de ties kurieroj (anĝeloj, avataroj, superaj spiritoj), ĉu per rekta parolo, ĉu per inspirado. En ĉi tiu okazo, la revelacio estas ĉiam faritaj al homoj speciale dotitaj, alnomataj profetoj, mesioj, senditoj, mesioj, mediumoj, ktp. La revelacio implikas absolutan pasivecon, oni ĝin akceptu sen kontrolo, sen ekzameno kaj sen diskuto.

Diversaj konceptoj pri religia revelacio

Laŭ Kristanismo la revelacio estas entenata precipe en la sanktaj libroj; sed ĉiu el tiuj havas du aŭtorojn egale aŭtorintajn, nome Dio kaj la homo; tial, pri la libra enhavo responcas la du; krome la bibliaj libroj ne estis verkitaj unuaŭtore kaj unutempe, ĉar iliaj redakto plenumiĝis laŭ la daŭro de diversaj jaroj se ne epokoj. La unuaj bibliaj libroj redaktiĝis, eble, ĉirkaŭ la naŭa jarcento aK., sed ilia enhavo estis reverkita plurfoje ĝis la Nova Epoko. Ĉar tiuj libroj naskiĝis, laŭkrede, sub la protekto de la dia inspiro kreiĝas problemo: kial kunekzistas tia inspiro kun la sciencaj kaj historiaj ereroj kiuj sendube ne mankas en la Biblio? Respondas tiun problemon diversaj teologioj distigigante la relegiajn kaj porsavajn elementojn el tiuj malsamtipaj kiuj sekvas la onian opiniaron, homan pezon respektatan de Dio, de la epoko de la homa aŭtoro.

Laŭ Islamo, la diaj volo kaj mesaĝo enteniĝas unike el la Korano, kiu prezentiĝas nek revelaciita nek inspirita, sed liverita al la profeto Maometo: ĝi fakte ne havas homan aŭtoron kaj do ne bezonis dian inspiron, sed nur eternan kaj transcendan misteran matricon ĉe Dio. Samnature estas ankaŭ la aliaj libroj (hebrea biblio kaj kristana evangelio) kies Korano ripetas la verajn doktrinojn, nome tiuj nekoruptitaj pro falsado plenumita de hebroj kaj kristanoj. Se okulumas ekzegezo inter islamanoj rilate la intencon de Dio transdonanto de la libro, devenigi interpretajn fontojn el la literatura traktado pri la teksto ligata al genio de artisto siavice ligata al sia tempo, ankoraŭ ne okazas.

Laŭ Budhismo, revelacio ne okazis, eĉ ne povas okazi se revelacio signifas komunikon el Alto. Budho meditas, komprenas, iluminiĝas: eventuale li revelacias sin mem. La diversaj kanonoj atribuas la sanktajn librojn precipe al li kaj al iluminiĝintoj kiel li, kaj rakontas ĉiam pri ties iluminiga spertiĝo. Kaj se foje, ĉe popolaj eroj, Budho mem estas sanktigita kaj igita persone disdonato de favoroj, tio okazas elbordiĝante el la ortodoksio.

En Hinduismo, la multego de dioj spertigis plufojan revelacion, skriban (“Sruti”) en antikvaj komponaĵoj diritaj Veda, tradicia (“Smirti”). Esploraj teologioj ankoraŭ malfruas naskiĝi.

En Konfuceismo, la vivkoncepto estas amplekso de etikaj kaj bonvivigaj preceptoj, kies centro estas la virto ren (humeneco, bomvolemo, amo): kaj do la apenaŭ percepteblaj spuroj de religio ignoras la koncepton de revelacio.

Laŭ Judismo vere okazis revelacio per Moseo kaj profetoj: la Biblio, tial, estas difinita dia vorto. La hebrea pozicio rilate revelacion similas al tiu kristana.

En etnaj Mitologio ĉebaze de religio staras revelacioj de dioj variece konceptitaj. Oni vidu tiujn de la klasika mondo: en ĝi foje poetoj kaj filozofoj revis kaj deziregis revelacion.

En Taoismo, tie kie ĝia doktrino koloriĝas religie, ne estas kultata revelacio sed nur praktikataj kontempladoj pri ekzistomisteroj kaj rezonadoj pri la instinkta kaj tradicia religio.

En Spiritismo revelacio okazas ofte, kies fonto tamen limiĝas precipe al la spiritoj, kiuj nedirekte foje parolas pri diaj volo kaj misteroj.

En religiecaj konceptoj de Panteismo, revelacio teorie ne eblas ĉar ĉiu estaĵo, aŭ ĉiu psikaĵo, estas dieca: ĉikaze revelacio estus manifestiĝo pri si al si.

Se plu pliklarigi pri Kristanismo, en ĝi distingiĝas ĝenerala kaj speciala revelacioj. Se homo ekkonas Dion per liaj faroj en la naturo, tio estas ĝenerala revelacio. La speciala revelacio estis la vivo de Jesuo Kristo: Laŭ kristana kredo li estis Dio (kaj same homo), do per lia vivo Dio rekte malkaŝis sin al la homoj. Pri tiu speciala revelacio la hodiaŭa homo ekscias per la Biblio kaj per la eklezio.

Eksteraj ligoj

[1]

[2]