Reviviĝo (religia movado en Finnlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la somera movada evento Herättäjäjuhlat de 2008 en Espoo

La reviviĝo (finne herännäisyyskörttiläisyys) estas luterana religia movado en Finnlando ene de la Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando, kun anoj ĉefe en Savonio kaj Ostrobotnio. Ĝi emfazas ke homo ne povas akiri sian savon mem, sed nur ricevi ĝin de Dio. Ĝin komencis predikanto Paavo Ruotsalainen en la 1820-aj jaroj. Spirita kanta libro de Herännäisyys estas Halullisten sielujen laulukirja. Tradicie, sed hodiaŭ malpli, la movado ankaŭ akcentis simplan vestadon.

La religia movado aranĝas preskaŭ ĉiujare la grandan someran renkontiĝon Herättäjäjuhlat.