Saltu al enhavo

Reviziisma Cionismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reviziisma Cionismo
politika ideologio Redakti la valoron en Wikidata
cionismo • reviziismo
vdr
La fondinto de la reviziisma movado, Zeev Jabotinsky

Reviziisma Cionismo estas formo de Cionismo karakterizita de teritoria maksimalismo. Reviziisma Cionismo promociias ekspansiismon kaj la establon de juda plimulto ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Jordano.

Kreita kaj iniciatinta fare de Vladimir (Ze'ev) Jabotinskij, ĉi tiu ideologio rekomendis "revizion" de la "praktika Cionismo" de David Ben-Gurion kaj Chaim Weizmann kiu koncentris pri la setlado de Eretz Yisrael (Izraela Lando) fare de socialistaj laboristoj. Malsame de aliaj tipoj de Cionismo, Reviziistoj insistis al la juda rajto al suvereneco sur la tutaĵo de Eretz Yisrael, kiu ili egaligis al la tuta Mandata Palestino kaj ankaŭ al Transjordanio. Do ĝi estis la ĉefa ideologia konkuranto al la superrega socialisma Laborista Cionismo.

Reviziisma Cionismo rekte oponis Laboristan Cionismo ene de la ĝenerala Cionisma movado. Reviziisma Cionismo havis ties propran milician grupon nomita la Irgun, ekstere de kiu alia organizaĵo konata kiel la Stern-grupo (Gang, bandaĉo) aperis. Ambaŭ la Irgun kaj la Stern-grupo estis priresponda por pluraj atakoj kontraŭ la britoj provinte elpeli ilin el Palestino [1].

En 1935, post kiam la cionisma plunumestraro malakceptis politikan programon de Jabotinskij kaj rifuzis deklari ke "la celo de Cionismo estis la establo de Juda Ŝtato", Jabotinskij eksiĝis de la Monda Cionisma Organizaĵo. Li fondis la Novan Cionisma Organizaĵo (NZO), konata en la hebrea kiel Tzakh, fari sendependan politikan aktivecon por libera enmigrado kaj la establo de Juda Ŝtato.[2]

En ties fruaj jaroj sub la gvidantado de Jabotinskij, Reviziisma Cionismo estis koncentrita pri akirado de subteno de Britio por koloniigo. Poste, Reviziismaj grupoj sendepende de Jabotinskij iniciatis kampanjojn kontraŭ la britoj, por malfermi enmigradon dum la 1930aj jaroj sekve de la Blankan Libron, kiu severe limigis la eblecon por judoj enmigri kiam ilia persekutado fariĝis pli kaj pli kritika pro politiko de la nazioj, kaj de aliaj politikoj inspirite de la nazioj, kaj la ĝenerala pliigo de antisemitismo.

Reviziisma Cionismo historie forte influis modernan dekstrajn israelajn partiojn, ĉefe Herut kaj ties posteulo ikud.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (1996) “Review: The Likud in Power: The Historiography of Revisionist Zionism”, Israel Studies 1 (2), p. 278–93. 
  2. D. Flisiak, Działalność syjonistów-rewizjonistów w Polsce w latach 1944/1945- 1950, Lublin 2020, s. 31-32.