Revizoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Revizoro (financa revizoro) estas persono aŭ entrepreno, kiu kontrolas la ekomomiajn procesojn de ekonomia unuo (ekz. de entrepreno, asociofonduso).

Ekstera revizoro donu sendependan opinion pri la kontadaj metodoj, la jara raporto kaj la financa stato de entrepreno. En multaj landoj la jara raporto de entrepreno devas esti konfirmata de sendependa revizoro.

Interna revizoro estas libervole dungata de entrepreno por interna kontrolo. Ofte patrinaj firmaoj sendas internajn revizorojn al siaj filioj por kontroli ilian administradon kaj librotenadon kaj por plibonigi ties ekonomiajn procesojn.

Ekzistas kvar tre grandaj tutmondaj revizoraj firmaoj: Deloitte, PricewaterhouseCoopers, Ernst & Young kaj KPMG.