Revolucia tribunalo (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Revoluciaj tribunaloj (ofte mallongigitaj kiel revtribunaloj) en Soveta Rusio estis establitaj tuj post la Oktobra Revolucio fare de la Soveta "Dekreto de la Soveto de Popolaj Komisaroj pri la Tribunaloj No. 1" ("Декрет о суде № 1") de 22a de Novembro (novstile: 5a de Decembro), 1917.

Tiu dekreto de 1917 proklamis, ke la revoluciaj tribunaloj de laboristoj kaj kamparanoj estis establitaj "por la celo lukti kontraŭ la kontraŭ-revoluciaj fortoj kaj defendi la revolucion, same kiel lukti kontraŭ banditoj, kaj profitemuloj, sabotistoj kaj aliaj fiagoj fare de komercistoj, industriistoj, pastroj kaj aliaj".[1] La termino estis prunteprenita el la Revolucia Tribunalo de la Franca Revolucio.

Kiam la Ĉeka (Eksterordinara Komisiono) estis establita la venontan monaton, ties funkcioj inkludis la portadon de akuzitoj al la revtribunaloj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. dekreto pri tribunaloj[rompita ligilo] (ruse)