Revolucio de la Diantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mura surskribo: Vivu la 25an de aprilo!

La Revolucio de la Diantoj (portugale Revolução dos Cravos; ĝia oficiala nomo en Portugalio estas la Revolucio de 25 aprilo, en la portugala: Revolução de 25 de Abril) estis sensanga maldekstra revolucio kiu je la 25-a de aprilo 1974 ŝanĝis la portugalan registaron el diktaturo al liberala demokratio.

Ĝi havis sian komencan punkton en Lisbono, kiam grupo de militistoj komencis movadon, por forigi la tiaman registaron, estritan de Marcello Caetano, posteulo de la salazarista reĝimo. La movado pruviĝis paca, kaj la apogo al la militistoj fare de la civila popolo estis simboligita per la diantoj al ili donacitaj, kiuj donis al la movado ĝian nomon.

Ĝin ankaŭ favoris la movadoj de sendependeco de la tiamaj portugalaj kolonioj Angolo, Mozambiko kaj Gvineo Bisaŭa.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kanto Grândola, Vila Morena de portugala komponisto Zeca Afonso estis elsendata en la radio, markante komencon de la puĉo. Estas versio en Esperanto.[1]

La filmo Capitães de Abril de Maria de Medeiros estas omaĝo al junaj soldatoj kiuj renversis la diktaturon kaj starigis demokration, elstare Salgueiro Maia.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grândola, urbeto bruna - Ana Ribeiro - Esperanto Alirita en 13a de Januaro 2023.