Revolucio en la Lingvoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Revolucio en la Lingvoscienco
Revolucio en la Lingvoscienco
Revolucio en la Lingvoscienco
Aŭtoro Andrej Petroviĉ Andrejev
Eldonjaro 1929
Urbo Lepsiko
Eldoninto SAT
Paĝoj 67
vdr

Revolucio en la Lingvoscienco: jafetida lingvoteorio de akademiano N. Marr - estas skizo de Andrej Petroviĉ Andrejev pri la jafetida lingvoteorio de Nikolaj Jakovleviĉ Marr.

La verko estas eldonita 67-paĝe en la jaro 1929 en Lepsiko fare de Sennacieca Asocio Tutmonda, Eldoneja Fako Kooperativa.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Materialisma instruo pri origino, evoluado kaj estonteco de homa lingvo: Marr (soveta lingvisto) instruas, ke antaŭe ekzistis ne buŝa, sed gesta (kinetika) lingvo, ke lingvoj ne devenis el unu fonto, sed kontraŭe kolektiĝis el diversaj lokoj per interkruciĝo kaj interfluo, ke ĉiuj lingvoj estas artefaritaj de la homoj, ke ili respegulas klasbatalon de la homa socio kaj tendencas al unu tutmonda lingvo, ensorbonta elementojn el ĉiuj lingvoj de la mondo. Marr kelkfoje sufiĉe favore diris pri Esperanto, sed li konsideras ĝin kiel surogaton kaj kiel malvaste individuan aferon, tamen utilan en kondiĉoj de eŭropa vivo. La estonta tuthomara lingvo - laŭ Marr - devas esti artefarita kaj ĝi estos „lingvo de nova sistemo, tute speciala, ĝis nun ne ekzistanta“ - eble eĉ ne sona, sed universale komprenebla per iu alia ankoraŭ netrovita maniero. N. NEKRASOV 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]