Revolverheld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Revolverheld
Hamburgo, Germanio
Germanio Hamburgo, Germanio
Fondo 2002
Ĝenro Rok-muziko
Popmuziko
Oficiala retejo revolverheld.de
Muzikistaro

Johannes Strate, Kristoffer Hünecke, Niels Grötsch, Jakob Sinn, Chris Rodriguez

Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
v  d  r
Information icon.svg

Revolverheld estas germania rok-popmuzika grupo, kantanta germanlingve. La plej konataj kanzonoj estas Spinner ("fantaziulo"), Halt dich an mir fest ("apogiĝu je mi") kaj Ich lass für dich das Licht an ("mi lasas por vi la lumon").

  • Johannes Strate (* la 17an de marto 1980) estas la kantisto de la grupo.
  • Kristoffer Hünecke (* la 12-an de majo 1978) kaj
  • Niels Kristian Hansen (* la 22-an de aprilo 1980, naskonomo Grötsch) estas gitaristoj en Revolverheld.
  • Jakob Sinn (* la 20-an de decembro 1980) estas la drumisto de la grupo.
  • Florian „Flo“ Speer (* la 10-an de junio 1977) ĝis novembro 2012 estis basgitaristo de la grupo. Nun
  • Chris Rodriguez la grupon akompanas basgitare dum koncertoj.

Politika engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

Revolverheld en majo 2014 muzikis en demonstracio por ŝanĝo de energia politiko en Berlino kaj subtenis la alternativajn postulojn de la demonstracio. Okaze de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 ili en la germana televido moke prikantis civitanojn kiuj maltoleras germanajn futbalistojn kun negermana familia deveno. En oktobro 2018 ili kundemonstraciis por fino de subĉielaj minejoj de karbo kaj en julio 2019 ili publike kritikis la nobelinon Gloria von Thurn und Taxis, en kies muzika festivalo ili gaste prezentiĝis: klare ili kritikis la gastigantinon, kiu bagateligis la seksan misuzon de infanoj kadre de la katolika eklezio, kaj alvokis ne savi fuĝintojn venantaj tra la Mediteraneo direkte al Eŭropo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]