Revopensado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Revpensado)

Revopensado (aŭ revostirata pensado) estas konfuzado de la propraj revoj kaj deziroj kun la realaj faktoj kaj okazaĵoj.

Tiel ĉi esperantigis István Ertl la anglan esprimon "wishful thinking"( germane:"Wunschdenken").

Revopensanto ĉiam atendas evoluon nur pozitivan (el propra vidpunkto) kaj bazas siajn planojn kaj agojn sur ĝi, ne demandante pri pruvoj de tiu prognozo.

Magia pensomaniero[redakti | redakti fonton]

Magia pensomaniero[1] estas praa pensomaniero. Ĝi estas la kredo, ke senrilataj okazaĵoj estas ligitaj pro supernatura influo, kvankam inter ili mankas iu ajn efektiva kaŭza rilato. Magia pensado enhavas la ideon, ke la propraj pensoj povas influi la eksteran mondon. Ĝi baziĝas sur la ĉiopovo de deziro, kaj estas tute ne-racia.

Magia pensado estas la espero ŝanĝi nunajn aŭ venontajn okazaĵojn per supernatura influo. Oni provas kontentigi siajn dezirojn aŭ eviti malbonaĵojn per sia propra mensa forto. Ĝia celo estas eviti la timon de antaŭvidata okazaĵo, la timegon de necerteco pri la estonteco.

Magia pensado estas paŝo en la evoluo de ĉiu homo: tre junaj infanoj kredas, ke plenkreskuloj havas la kapablon plenumi iliajn dezirojn aŭ trankviligi iliajn suferojn. Poste, ili mem plu uzos ĝin, esperante, ekzemple ke ilia instruisto subite malsaniĝos, ke ilia malzorgemo ne havos postsekvon, ke neniu vidos kion ili faris, ke la nedezirata hundo iĝos kato, kaj simile.

Magia pensado povas esti ne-konscia ĉe plenkreskuloj same kiel ĉe junaj infanoj. Foje ĝi reaperas eĉ ĉe ekvilibraj plenkreskuloj, kiam ili sentas sin en sen-espera situacio. Ni ĉiuj kelkafoje mense ordonas, ekzemple: "Ne falu, ne falu!", aŭ "Tiu akcidento ne estu tro grava!" kaj simile.

Gravas distingi inter magia pensado kaj pozitiva aŭ bildiga pensado. Homo povas instigi sin mem per memkuraĝigo, mensa preparado por tasko, mem-hipnoto, ripetado de mantroj, ktp. Eblas ankaŭ peti aliajn homojn nin instigi: subtenantojn, sam-teamanojn, kunlaborantojn, familion, vivkunulon, ktp. Tiu konscia kaj libervola trejnado de la menso helpas realigi la proprajn celojn.

Temas pri mensaj kaj emociaj teknikoj, kiuj permesas al homoj superi siajn normalajn limojn por atingi celojn, konvinkojn, kaj idealojn, kiuj ŝajnas neatingeblaj sen tia ekzercado de pozitiva pensado.

Kompreneble la homa menso ne kapablas magie aŭ supernature influi la eksteran mondon. Nekonscia, magia pensado povas esti ege danĝera, kiam ĝi celas kontentigi fortan deziron. Ekzemple kiam homoj, pro sia mensa komforto, preferas pensi, ke serioza malsano kiel kronviruso jam finiĝis, kvankam ankoraŭ dekoj da homoj mortas ĉiutage en ilia lando kaj miloj tra la mondo. En simila maniero, kiam venas la vintra malvarmo, la homoj konvinkas sin, ke plivarmiĝado de la klimato ne vere okazas, kvankam varmegaj someroj pli kaj pli suferigas nin de multaj jaroj.

En tia okazo magia pensado estas danĝera, ĉar ĝi influas la pensojn, decidojn, agojn kaj komprenadon de la situacio. Tio estas tute nekonscia. Tiaj homoj serĉas nur opiniojn, kiuj plifortigas kaj validigas la proprajn opiniojn. Ili legas librojn, aŭskultas programojn, vizitas retejojn aŭ kuniĝas kun homoj, kiuj konsentas kun tio, kion ili mem volas kredi. Tiel, ili nekonscie misinformas sin.

Magia pensado estas uzata de reklamistoj same kiel de politikistoj, sed ankaŭ de dubindaj religiaj grupoj, teroristoj kaj simile, por influi la publikon. Tial necesas aŭskulti opiniojn kontraŭajn al la propraj, kaj resti atenta pri homoj, kiuj akceptas nek diskutadon, nek malsamajn aŭ kontraŭajn opiniojn...

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UEA.facila Magia Pensado la 24-an de decembro 2022 fare de Kris Kezer

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]