Reykjaströnd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Reykjaströnd (Strando de la Fumoj) nomiĝas tereno en Islando, kiu sin etendas laŭ la maro oriente de la monto Tindastóll, de Gönguskarðsárós (la elfluejo de la rivero Gönguskarðsá) en la sudo ĝis la roka kabo, Landsendi (Fino de la Lando), en la nordo kiu sin tie elstaras en la maron. La longeco de Reykjaströnd estas ĉirkaŭ 20 kilometroj sed mallarĝa ĝi estas inter la monto kaj la maro. Tamen ĝia larĝeco iom varias. Kelkaj bienoj estas en tiu tereno kaj la plej norda nomiĝas Reykir kiuj signifas fumoj. Tie estas du varmaj fontoj ĉe la marbordo kaj de ili ricevis la bieno sian nomon kaj ankaŭ la tuta tereno, Reykjaströnd.

Estas dirita en la malnova Sagao de Grettir kiu dum siaj lastaj jaroj estis ekzilito en Drangey kun sia frato, Illugi, kaj la sklavo, Glaumur, ke iufoje la fajro en lia kabano estingiĝis. Tiam Grettir naĝis el Drangey al Reykir kaj kiam li enlandiĝis sur la marbordo de Reykir li longe sin varmigis en la varma fonto kiu de tiam nomiĝas Grettislaug (Fonto de Grettir). Poste la bienulo en Reykir donis al li fajron kaj transportis lin en sia boato al Drangey. La longeco de Drangey al Reykir estas ĉirkaŭ sep kilometroj.

En Reykir nun estas eta haveno de kie oni transportas turistoj al Drangey dum la someroj. Ankaŭ en Reykir oni nun servas turistojn kaj tie ili povas bani sin en la varmaj fontoj.

Meze de Reykjaströnd situas Fagranes, la plej granda bieno en tiu kamparo. Tie antaŭe estis pastrejo kaj preĝejo ĝis la jaro 1892 kiam la preĝejo en la vilaĝo, Sauðárkrókur, estis konstruita.