Reza Parchizadeh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reza Parĉizade
Parĉizade ĉe Universitato de Indianao (IUP)
Parĉizade ĉe Universitato de Indianao (IUP)
Persona informo
Naskiĝo 16-a de junio 1980
en Teherano, Irano
Nacieco Irana
Alma mater Teherana universitato
Profesio
Okupo verkisto, ĵurnalisto, homrajta kaj politika aktivulo
Verkado
Verkoj Sendanka penlaboro (Thankless Toil), Mito de Ĥajamo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reza Parchizadeh (perse: رضا پرچی زاده) estas irana ĵurnalisto,[1] , homrajta[2][3][4] kaj politika [5] aktivulo kiu estas verkinta pri vasta gamo de temoj kiel irana demokratio kaj respublikismo[6][7], separismo[8][9] kultura revolucio,[10] monologismo,[11] mistikismo,[12] literaturo,[13] kino,[14] kaj amaskomunikiloj.[15][16][17].

Parĉizade naskiĝis 16-an de junio 1980 en Teherano, Irano. Li estas diplomiĝinto de Universitato de Teherano pri la angla lingvo kaj literaturo. Nuntempe li estas doktoriĝa studento pri la angla literaturo kaj kritiko ĉe Universitato de Indianao, Pensilvanio (IUP). Kiel studenta aktivulo dum la zenito de reformisma movado en Irano, lia partopreno en la studenta insurekcio dum julio de 1999 kaŭzis lian areston kaj poste elpelon el la teknika universitato de Ŝahid Ŝamsipour, kie li tiutempe studis pri elektroniko. Post jaroj, li akceptiĝis ĉe Universitato de Teherano por bakalaŭriĝo kaj poste magistriĝo.[18].

Kiel apoganto de respublikismo por Irano, li ofte debatas publike kun la Irana monarĥistaro eksterlanda kiuj klopodas restarigi la monarĥion per gvidado de eksa princo Reza Pahlavi[19][20][21][22][23]. En la artikolo Monarĥio estas esence kontraŭ homaj rajtoj, li tiel argumentas, ke "monarĥio - ĉu absoluta aŭ konstitucia - kiu formiĝas ĉirkaŭ la koncepto de denaska rajto... en sia esenco emfazas apartigon inter homoj, kaj sekve laŭnature rompas la [egalrajtecan] enhavon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj."

Responde al ĉi tiu artikolo, liaj oponantoj kritikis lin el multaj diversaj perspektivoj. Esmail Nooriala, el sekularisma vidpunkto, deklaris: "Mi kredas, ke respublika kontraŭstaro al simbola monarĥismo [en Irano]... baziĝas sur konservativa, maltrankvila sinteno, kiu devenas de malĝustaj hipotezoj... tiom, ke mia amiko, Sro. Parĉizadeh, tiel aŭ aliel penas bagateligi monarĥion kiel sistemon kontraŭ homaj rajtoj."[24]

Krome, Ĥaŝajar Roĥsani, de monarĥisma sinteno, diris, ke "Se oni klopodus instali absolutan monarĥion kiel estontan sistemon por Irano... via [Parĉizade-a] kritika komentario estus ĝusta. Tamen, tielnomitaj monarĥistoj jam forlasis tradician monarĥismon, kaj en kazo de popola voĉdonado, la monarĥo fariĝos nur simbola ento en la sistemo... do via maltrankviliĝo estas senlogika".[25] Aldone, Naser Karami, mem respublikano, atentigis, ke "Li [Parĉizade] devas scii tion, ke homaj rajtoj estas la frukto de liberalismo kiu vigliĝis sub monarĥioj en landoj kiel Granda Britio kaj Nederlando... kiu poste manifestis sin en la Usona kaj Francaj revolucioj kaj respublikoj."[26]

Lastan junion, Parĉizade malkovris tion, ke vojaĝo de Reza Pahlavi al Nederlando estis nur politike reklamcela vizito, kaj ne, kiel liaj subtenantoj asertis, "vojaĝo por paroli antaŭ la Tribunalo de Hago, kondamni la malobservon de homaj rajtoj en Irano"..[27] Laŭ informo de Klubo de Junaj ĵurnalistoj "Reza Parĉizade akuzis, ke Pahlavi mensogis pri sia kunsido kun la germana parlamento. Laŭ li, peranto kiu celis okazigi la kunsidon malsukcesis. Sekve, Pahlavi, fronte al la skandalo, forĝis indikaĵojn misinformi la publikon."[28][29][30]

Parchizadeh ankaŭ estas malkaŝema kritikanto de etna partiismo kaj separismo en Irano.[31][32] Rilate al tio, en influa artikolo titolita "La bazaj elementoj de la separisma diskurso de pan-turkismo" kiu estas multfoje eldonata en la persaj amaskomunikiloj[33][34][35][36][37], li severe kritikis la separistojn pro ilia ekstremisma politika propagando kaj deklaris, ke "la solvo de la demando pri etnaj malplimultoj en Irano ne estas perforta separismo, sed leĝigo de plur-etna konstitucio al kiu ĉiu... senescepte devas aliĝi."

Li ricevis fortajn reagojn de oponantoj. Reza Talebi, en artikolo nomita "Ni devas mortigi nian koleron kaj morti alimaniere"[38]; responde al Parĉizade skribas, "ke la faŝisma fenomeno de pan-turkismo ne devas fariĝi ilo por subpremado de intelektaj aspiroj de la popolo; por ni sciu, ke ĉi tiu [ŝovinismo] havas siajn radikojn en la strukturo de ajna socio kaj lando, kaj neniu povas aserti ke ili mem estas tute neŭtrala". Ankaŭ, Jaŝar Golŝan, en la artikolo "Kiel senkapigi la reĝon el la Irana Menso"[39], akuzis Parĉizade pri "histerie ataki la demokratajn aktivulojn de Azerbajĝano" nur pro tio, ke "li estas ofendita de la titolo de eseo 'Azerbajĝano: Kolonio de Irano' far de Sro. Vahid Karabakli".

Parĉizadeh ankaŭ estas kritikulo de la Islama Respubliko kaj jam produktis multajn diskursajn studojn pri la politikaj aspektoj de ĉi tiu reĝimo. En la Ideo-mitologio de la Islama Respubliko Arkivigite je 2012-09-18 per la retarkivo Wayback Machine, li analizis la Islaman Revolucion en Irano konsidere pri la diskursaj teorioj de Michel Foucault kaj Roland Barthes.

En alia artikolo Arkivigite je 2013-10-08 per la retarkivo Wayback Machine li priskribas diskursan modelon en kondutmaniero de la islama respubliko, kiun li nomas krizo-kreado-kaj-kontrolado. Li opinias, ke kreado de krizoj kaj poste limigi ilin estas premisa bazo en la islama respubliko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IUP Literature & Criticism Newsletter, p 11.
  2. Why UN/EU Resolutions on Iran Human Rights Don't Work?. Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2013-02-04. Alirita 1 June 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-04. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-04. Alirita 2013-01-27.
  3. Iranian Human Rights Campaign in Stockholm. Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2012-11-19. Alirita 1 June 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-19. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-19. Alirita 2013-01-27.
  4. Azad Azadeh, Iranian Blogger and Writer, Arrested. ireport.cnn.com. Alirita 12a de Aŭgusto 2012.[rompita ligilo]
  5. Pahlavi's New Scandal in Lying about Giving Testimony Before the ICC. Sadkhabar. Arkivita el la originalo je 2012-06-06. Alirita 10a Aŭgusto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-06. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-06. Alirita 2013-01-27.
  6. An Analytical History of Democracy\Republic from the Constitutional Revolution to the Islamic Revolution. Ranginkaman. Arkivita el la originalo je 2012-02-26. Alirita 2012-04-20.
  7. An Analytical History of Democracy\Republic from the Islamic Revolution to the Present Day. Ranginkaman. Alirita 20a de Aprilo 2012.[rompita ligilo]
  8. Separatism, the Pest of Democracy. Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 20a Aprilo 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2013-01-27.
  9. The Basic Elements of the Separatist Discourse of Pan-Turkism. Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2013-03-29. Alirita 1a Junio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-29. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-29. Alirita 2013-01-27.
  10. The Second Cultural Revolution in Iran: A view to the events that lead to the "Islamization" of the universities in Iran. Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 20a Aprilo 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2013-01-27.
  11. Parchizadeh, Reza. (2010) The Myth of Xayyam: A Study of Monologism in Persian Discourse. VDM. ISBN 9783639316933.
  12. Parchizadeh, Reza. (2011) The Society of Al-e Yassin: A Religio-mystical Cult in the Attire of Science. Baran.
  13. Parchizadeh, Reza. (2010) The Persian Popular Songs, Attributed to Xayyam. Zaban-Ketab. ISBN 9786005006094.
  14. Festival Cinema, International Festivals, and Cultural Hegemonic Discourse. Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 20a Aprilo 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2013-01-27.
  15. Globalization and Media Development: A Promise of or a Menace to Civil Society? A study of the political function of the media in contemporary Iran. Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 20a Aprilo 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2013-01-27.
  16. Mardom TV Interview with Reza Parchizadeh on "From Tehran to Cairo". Mardom TV. Alirita 10a de Aŭgusto 2012.
  17. From Cairo to Tehran: a Phenomenological View to the Film "From Tehran to Cairo". Ranginkaman. Arkivita el la originalo je 2013-09-07. Alirita 10a de Aŭgusto 2012.
  18. The Student Uprising of July 1999 in Tehran and the Student Syndrome in Civil Rights Movements in Contemporary Iran. Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 24a Januaro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2013-01-27.
  19. Debate: Monarchism Vs. Republicanism. Iranglobal. Arkivita el la originalo je 2012-01-27. Alirita 2012-04-20.
  20. We Are Afraid of Analysts Like You!. Ranginkaman. Arkivita el la originalo je 2012-01-24. Alirita 2012-04-20.
  21. Bahman Theses. Iranglobal. Arkivita el la originalo je 2012-03-13. Alirita 2012-04-20.
  22. Democracy or Decadence: A Cultural Aside to the "Golden Age" of the Pahlavi Monarchy in Iran. Ranginkaman. Arkivita el la originalo je 2012-09-18. Alirita 2012-04-20.
  23. A Word with Gomnam Gomnamian. Ranginkaman. Arkivita el la originalo je 2016-03-05. Alirita 2012-06-10.
  24. Why shouldn't we be afraid of Reza Pahlavi?. Alarabiya. Arkivita el la originalo je 2012-06-07. Alirita 1a Junio 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-07. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-07. Alirita 2013-01-27.
  25. A reply to the article 'Monarchy is Essentially Against Human Rights'. New Secularism. Alirita 1a de Junio 2012.
  26. A Note on Mr. Parchizadeh's Attitudes and Ideas. Iranglobal. Alirita 1a de Junio 2012.
  27. Reza Pahlavi, Speaking at the Hague Tribunal or Attending Routine Press Conferences?. ireport.cnn.com. Alirita 5 June 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-17. Alirita 2013-01-27.
  28. Pahlavi's New Scandal in Lying about Giving Testimony Before the ICC. Sadkhabar. Arkivita el la originalo je 2012-06-06. Alirita 11a Aŭgusto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-06. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-06. Alirita 2013-01-27.
  29. Has Pahlavi Given Testimony Before the ICC?. Donyayesanat. Arkivita el la originalo je 2012-06-06. Alirita 2012-08-11.
  30. Pahlavi's Lie about Giving Testimony Before the ICC. Reporters' Club. Alirita 11a de Aŭgusto 2012.
  31. Separatism, the Pest of Democracy. Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 19a Decembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2013-01-27.
  32. From Pan-Islamism's "Gulf" to Pan-Arabism's "Arabian Gulf". Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2012-11-19. Alirita 19 December 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-19. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-19. Alirita 2013-01-27.
  33. The Basic Elements of the Separatist Discourse of Pan-Turkism. Radiokoocheh. Arkivita el la originalo je 2013-03-29. Alirita 19a Decembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-29. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-29. Alirita 2013-01-27.
  34. The Basic Elements of the Separatist Discourse of Pan-Turkism. Ranginkaman. Arkivita el la originalo je 2012-05-13. Alirita 19a de Decembro 2012.
  35. The Basic Elements of the Separatist Discourse of Pan-Turkism. Jebhemelli (National Front). Alirita 19a de Decembro 2012.
  36. The Basic Elements of the Separatist Discourse of Pan-Turkism. Keyhanenovin. Arkivita el la originalo je 2012-12-18. Alirita 19 December 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-18. Alirita 2013-01-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-18. Alirita 2013-01-27.
  37. The Basic Elements of the Separatist Discourse of Pan-Turkism. Qirmiz. Arkivita el la originalo je 2012-06-26. Alirita 19a Decembro 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-26. Alirita 2021-12-24. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-26. Alirita 2021-12-24.
  38. We Must Kill our Anger and Die in Another Way; a Response to Mr. Parchizadeh. Oyrenci. Alirita 19a de Decembro 2012.
  39. How to Decapitate the King in the Iranian Mind. Oyrenci. Arkivita el la originalo je 2012-07-25. Alirita 19a de Decembro 2012.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]