Rezerva Banko de Barato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezerva Banko de Barato
centra banko vd
Dum 1-a de aprilo 1935 - nekonata/nuntempe
Sidejo Mumbajo
Lando Barato
filiaj kompanioj Indira Gandhi Institute of Development Research vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Poŝtmarko de 2010 pri la 75a datreveno de la Rezerva Banko de Barato.
Monbileto de 10 Rupioj de la tiama Rezerva Banko de Hindio (1938), nom unua jaro de eldono de monbiletoj.

La Rezerva Banko de Barato (RBB) estas la centra banko de Barato, kun sidejo en Mumbajo, responsa pri la eldonado kaj liverado de la Barata rupio kaj pri la banka regulado en la bankosistemo de Barato. Ĝi ankaŭ administras la pagosistemojn de la lando kaj laboras por helpi ties ekonomian disvolvigon.

Ĝis oni establis la Monpolitikan Komitaton de Barato en 2016,[1] ĝi havis ankaŭ plenan kontrolon de la monpolitiko en Barato.[2] Ĝi ekoperaciis la 1an de aprilo 1935 kongrue kun la Leĝo de la Rezerva Bank de Hindio de 1934.[3] La origina komuna kapitalo estis dividita en eroj de po 100 plena pago.[4] Post la sendependigo de Barato la 15an de aŭgusto 1947, la RBH estis ŝtatigita la 1an de januaro 1949.[5]

La ĝenerala direktigo de la RBB kuŝas sur stabanaro de 21-membra centra stabo de direktoroj, komponita el jeno: guberniestro; kvar deputitaj guberniestroj; du financministeriaj reprezentantoj (kutime la Sekretario de Ekonomiaj Aferoj kaj la Sekretario de Financaj Servoj); dek registar-nomumitaj direktoroj; kaj kvar direktoroj kiuj reprezentas lokajn stabanarojn de Mumbajo, Kolkato, Ĉenajo, kaj Delhio. Ĉiuj el tiuj lokaj stabanaroj konsistas el kvin membroj kiuj reprezentas regionajn interesojn kaj la interesojn de kunlaboraj kaj enlandaj bankoj.

18° 55′ 58″ Nordo 72° 50′ 13″ Oriento / 18.932679 °N, 72.836933 °O / 18.932679; 72.836933 (mapo)Koordinatoj: 18° 55′ 58″ Nordo 72° 50′ 13″ Oriento / 18.932679 °N, 72.836933 °O / 18.932679; 72.836933 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. All you wanted to know about Monetary Policy Committee. @businessline. Alirita 13a de julio 2019.
  2. Krishnan, Aarati, "All you wanted to know about Monetary Policy Committee", Business Line, 2016-07-04. Kontrolita 12a de decembro 2018.
  3. Reserve Bank of India Act, 1934. Alirita 6a de aŭgusto 2012.
  4. RESERVE BANK OF INDIA ACT, 1934 (As modified up to 27 February 2009). Reserve Bank of India (RBI). Alirita 20a de novembro 2010.
  5. RBI History - Brief History - RBI Nationalisation.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • S. L. N. Simha. History of the Reserve Bank of India, Volume 1: 1935–1951. RBI. 1970. (ISBN 81-7596-247-X). (2005 reprint PDF)
  • Reserve Bank of India: Functions and Working. RBI. 2005.(2005 reprint PDF)
  • G. Balachandran. The Reserve Bank of India, 1951–1967. Oxford University Press. 1998. (ISBN 0-19-564468-9). (PDF)
  • A. Vasudevan et al. The Reserve Bank of India, Volume 3: 1967–1981. RBI. 2005. (ISBN 81-7596-299-2). (PDF)
  • Cecil Kisch: Review "The Monetary Policy of the Reserve Bank of India" by K. N. Raj. In: The Economic Journal. Vol. 59, No. 235 (Sep. 1949), pp. 436–438.
  • Findlay G. Shirras: The Reserve Bank of India. In The Economic Journal. Vol. 44, No. 174 (Jun. 1934), pp. 258–274.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]