Rezervita vorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rezervita vorto en programlingvo estas vorto, kiu ne povas esti uzata kiel nomo de funkciovariablo, kvankam ĝi aspektas kiel taŭga. Rezervitaj kutime estas vortoj, uzataj por priskribi direkton de ruligo (plenumado) (kondiĉa plenumo, cikloj), normajn tipojn de variabloj (entjera, flosanta punkto ktp) kaj aliron al specialaj datumaj strukturoj ("ĉi tiu" objekto).

Kutimaj rezervitaj vortoj tial estas if, for, else, do, while.

Dum evoluo de ĉiu programlingvo kutime diversaj eblecoj estas aldonataj al ĝi, pro tio kvanto de la rezervitaj vortoj kun tempo kreskas.