Rezervujo Bovilla
Aspekto
| Rezervujo Bovilla | ||
|---|---|---|
| baraĵlago, lago [+] | ||
| Lando | Albanio | |
| Koordinatoj | 41° 26′ 43″ N, 19° 52′ 0″ O (mapo)41.4452777819.86666667Koordinatoj: 41° 26′ 43″ N, 19° 52′ 0″ O (mapo) | |
| Akvokolektejo | 4,6 km² (460 ha) [+] | |
| Areo | 4,6 km² (460 ha) [+] | |
![]() |
||
| Rezervujo Bovilla | ||
| Trinkakvoprovizo de Tirano | ||
La Rezervujo Bovilla (albane Ujëmbledhësi i Bovillës) estas 4,6 km² rezervujo kiu liveras la plej grandan parton de la trinkakvo al la albana ĉefurbo Tirano [1]. La rezervujo situas en la montaro Skanderbeg, kaj en la nacia parto monto Dajti, proksimume 15 kilometrojn nordoriente de Tirano kaj sudoriente de Kruja.
La akvonivelo varias je sep ĝis dek metroj tutjare, kun la plej alta nivelo en la pluvoplenaj vintromonatoj. En mezuradoj faritaj inter 2006 kaj 2008, la plej granda akvoprofundo estis proksimume 45 metroj. La diferenco al la origina maksimuma akvoprofundo de 53 metroj verŝajne povas esti klarigita per sedimentoj portitaj per la riveroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Heppner, Harald. (1994) Hauptstädte in Südosteuropa: Geschichte, Funktion, nationale Symbolkraft. Böhlau Verlag Wien. ISBN 978-3-205-98255-5.




