Studenta Rezidejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rezidejo de Studentoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Transatlantika Paviliono de la Studenta Rezidejo.
Vidaĵo de la definitiva konstruaĵo en la «Popla Monteto».

La Studenta Rezidejo de Madrido estas centro fondita en 1910 fare de la Junta para Ampliación de Estudios (Junto por Ampleksigo de Studoj), kiel rekta rezulto de la plinovigaj ideoj iniciatitaj en Hispanio fare de la krausisto Francisco Giner de los Ríos per la fondo en 1876 de la Institución Libre de Enseñanza. Dekomence ĝi celis iĝi eduka komplemento al la universitato en kiu edukiĝis la junuloj el altaj klasoj liberalaj, kaj el 1910 al 1939 ĝi estis unu el ĉefaj kernoj de modernigo kaj scienca kaj eduka de Hispanio. La aro de konstruaĵoj estis deklarita en 2007 Eŭropa Heredaĵo.[1]

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Ne nur studentoj, kiel kelkaj kiuj poste iĝos famuloj kiel la kinisto Luis Buñuel, la poeto Federico García Lorca kaj la pentristo Salvador Dalí, loĝis tie, sed ankaŭ aliaj gravuloj loĝis tie por mallonga tempo aŭ estis invititaj regule partopreni la socian kaj kulturan vivon de la institucio. Inter tiuj oni povas enkalkuli figurojn kiel la poetoj Rafael Alberti, Jorge Guillén kaj Juan Ramón Jiménez, la scienculo Severo Ochoa, la verkisto Miguel de Unamuno, la komponisto Manuel de Falla, José Ortega y Gasset, Pedro Salinas, Eugenio d'Ors, Manuel Altolaguirre kaj multaj aliaj.[2]

Prelegis en la Rezidejo, ĉefe en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, plej altaj gravuloj de la hispana kaj eksterlanda kulturoj. Ekzemple Henri Bergson, Einstein, Howard Carter, Gilbert Keith Chesterton, Paul Valéry, Marie Curie,[3] Igor Stravinski, Paul Claudel, Wolfgang Köhler,[4] Louis de Broglie, Herbert George Wells, Max Jacob, Louis Aragon,[5] Le Corbusier, Keynes... Inter ili estis loĝantoj Alfonso Reyes Ochoa, Julián Besteiro, Santiago Ramón y Cajal, Manuel de Falla, Unamuno, Valle-Inclán, Manuel Machado, León Felipe, Federico García Lorca kaj multaj aliaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Hispana Enlanda Milito ĉesis la kultura agado de la Rezidejo. Post la milito kaj la venko de la Frankisma Hispanio, la konstruaĵo estis hejmo de hospitalo, orfejo, kazerno ktp., dum la cetero de la organismo estis reuzata de la adukaj institucioj de la diktatura reĝimo. Kelkaj el la Rezidejanoj iris al ekzilo, aliaj estis elpostenigitaj kaj silentigitaj en la nova ŝtato. Nur el la 1970-aj jaroj oni komencis rekuperi la iaman agadon.

40°26′20.55″N 3°41′15.53″O  /  40.4390417°N, 3.6876472°O / 40.4390417; 3.6876472 (Studenta Rezidejo) (mapo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ministerio de Cultura de España. «Sello de Patrimonio Europeo. Bienes declarados en España». Konsultita la 21an de februaro 2019.
  2. Sáenz de la Calzada, Margarita (2011). La Residencia de Estudiantes: los residentes. Madrid: Residencia de Estudiantes/CSIC/Acción Cultural Española/Ministerio de Ciencia e Innovación. ISBN 9788493886004.
  3. Curie, Marie. «La radioactividad y la evolución de la ciencia». Residencia, revuo de la Residencia de Estudiantes (1932), Vol. III (2): 31-33. Faksimila eldono en Arbor (2011) 187 (extra 2): 47-53.
  4. Mas García, M., Hernández González, J. Los monos de Tenerife. Colección: Páginas Canarias de Historia de la Medicina. Ediciones Idea, (oktobro 2005). ISBN 84-96570-22-3. pp 53-54.
  5. La Révolution surréaliste, Nº 4 — Première année, 15 Juillet 1925. Editions de la Nouvelle Revue Française. Dépositaire général : Librairie GALLIMARD. Sección: Chroniques, Fragments d'une conférence, pp. 23-25.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • John Crispin, Oxford y Cambridge en Madrid: La Residencia de Estudiantes, 1910-1936, y su entorno cultural, Santander, La Isla de los Ratones, 1981, ISBN 8485466136.
  • Olaya, María Dolores (1991). «Alberto Jiménez Fraud y la Residencia de Estudiantes». Ensayos: Revista de la Facultad de Educación de Albacete (5): 101-110. ISSN 0214-4824.