La Rezidejo de Würzburg estas baroka nobela palaco rande de la urbocentro de Würzburg. La palaco konstruiĝis inter la jaroj 1719 kaj 1744.[1]
Ĝis la malfondo de ekleziaj teritorioj per la sekularigo de 1803 la palaco servis kiel rezidejo de la princepiskopo de Würzburg. La kastelo estas elstara ekzemplero de baroka konstruarto en suda Germanio kaj ankaŭ laŭ eŭropaj dimensioj estas unu el la plej signifaj konstruaĵoj de la malfrua baroko - sekve ĝi viciĝas apud la kasteloj Schönbrunn en Vieno kaj Versailles apud Parizo. La organizaĵo Unesko jam en 1981 deklaris la palacon kun la rezidejaj placo kaj apudaj konstruaĵoj monda kultura heredaĵo. La decido praviĝis per la juĝo, ke la rezidejo estus "la plej unueca kaj eksterordinara el ĉiuj barokaj kasteloj", "unika pro la originaleco, la ambicia konstrua programo kaj la internacia konsisto de la konstruistaro", "sintezo de la eŭropa baroko". Ĝi krome respegulis "unu el la plej brilaj princaj kortumoj de Eŭropo". La inter 1979 kaj 1987 rekonstruita spegula kabineto, unu el la paradaj salonoj de la imperiestro de la Sankta Romia Imperio, laŭ la Unesko-fakuloj deklariĝis "la plej perfekta salona artaĵo de la Rokoko".[2]