Rezistmovado dum la Dua Mondmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unuaj partizanoj dum la Dua Mondmilito sub gvido de majoro Henryk Dobrzański - Pollando, aŭtuno 1939
Kontraŭfaŝisma Maquis, kiu rezistis Naziismon en Eŭropo.

Rezistaj movadoj dum la Dua Mondmilito okazis en ĉiu lando okupita de nazioj laŭ ampleksa gamo da rimedoj, intervale de pasiva rezisto, misinformado kaj propagando, ĝis kaŝigado de kraŝitaj pilotoj kaj eĉ al rekta militado kaj la rekaptado de urboj. En multaj landoj, rezistaj movadoj foje estis ankaŭ referitaj kiel SubteroSubgrundo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Inter la plej famaj rezistaj movadoj estis la Pola Rezisto, inkluzive de la Pola Enlanda Armeo, partizanoj Leśni, kaj la tuta Pola Partizana Ŝtato; la sovetiaj partizanoj, la itala Resistenza kondukita plejparte fare de la Itala Naciliberiga Komitato; la Franca rezistado, la jugoslavaj partizanoj, la Belga Rezisto, la Norvega Rezisto, la Greka Rezisto, la Nederlanda Rezisto kaj la persekutita opozicio en Germanio mem (ekzistis 16 ĉefaj rezistaj grupoj kaj almenaŭ 27 malsukcesaj provoj murdi Hitleron kun multaj pliaj planitaj): resume, tra tuta okupata Eŭropo.

Multaj landoj havis rezistajn movadojn dediĉitaj al kontraŭbatalado de la invadantoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio, kaj Germanio mem ankaŭ havis kontraŭ-nazian movadon. Kvankam Britio ne estis okupita dum la milito, la britoj faris kompleksajn preparojn por brita rezista movado. La ĉeforganizo estis kreita fare de la sekreta servo MI6 (SIS, alinome MI6) kaj nun estas konata kiel Section VII.[1] Krome ekzistis mallongperspektiva sekreta komandforto nomita la Helpaj Unuoj.[2] Diversaj organizoj ankaŭ estis formitaj por establi eksterlandajn rezistoĉelojn aŭ subteni ekzistantajn rezistajn movadojn, kiel la brita Special Operations Executive kaj la usona Office of Strategic Services (Oficejo de Strategiaj Servoj) (la antaŭaĵo de la CIA).

Ekzistis ankaŭ rezistaj movadoj batalantaj kontraŭ la Aliancitaj invadantoj. En Itala Orienta Afriko, post kiam la italaj trupoj estis venkitaj dum la Orienta Afrika Kampanjo, kelkaj italoj partoprenis gerilmiliton kontraŭ la britoj (1941-1943). La nazia rezista movado ("Werwolf") neniam sumiĝis al multo. La "Arbaraj fratoj" de Estonio, Latvio kaj Litovio inkludis batalantojn kiuj funkciigis kontraŭ la sovetia okupado de la Baltaj Ŝtatoj post la Dua Mondmilito kaj ĝis la 1960-aj jaroj. Dum aŭ post la milito, simila kontraŭsovetia rezisto ekstaris supren en lokoj kiel Rumanio, Pollando, Bulgario, Ukrainio, kaj Ĉeĉenio. Ĉar la japanoj estis famaj pro "batalado ĝis la lasta viro", japanaj obstinuloj tendencis esti individue instigitaj kaj ekzistas malmulte da indiko ke ekzistis fakorganizita japana rezisto post la milito.

Movadoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Atkin, Malcolm (2015). Fighting Nazi Occupation: British Resistance 1939-1945. Barnsley: Pen and Sword. pp. Chapter 11. ISBN 978-1-47383-377-7.
  2. coleshillhouse.com [1] Alirita la 122an de Julio 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]