Rezső Lavotta
Aspekto
| Rezső Lavotta | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de majo 1876 en Budapeŝto |
| Morto | 23-an de marto 1962 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 15/1-1-1/2 |
| Lingvoj | hungara |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
| Okupo | |
| Okupo | komponisto bibliotekisto muzikhistoriisto dirigento muzikologo |
Rezső Lavotta [reĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun ambaŭ personaj nomoj Lavotta Rudolf Rezső estis hungara komponisto, dirigento, muzikkritikisto, bibliotekisto, framasono [rompita ligilo]. Lia nobela antaŭnomo estis izsépfalvi [iĵEpfalvi].
Rezső Lavotta [1] naskiĝis la 1-an de majo 1876 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de marto 1962 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Rezső Lavotta studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio de Hans Koessler, poste 8 jarojn en Parizo de Vincent d'Indy. Hejmenveninta li estis konservatoriestro en Kolozsvár inter 1913 kaj 1920, poste muzikkritikisto kaj bibliotekisto en Nacia Biblioteko Széchényi. Inter 1922-1935 li estis dirigento de la Nacia Teatro (Budapeŝto), tiutempe li ankaŭ komponadis.
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Simfonio, 2 operoj, gajopero, baleto, meso d-moll, kantoj, akompanaj teatraj muzikaĵoj
- Karnevál (opereto, prezentita en Teatro Városi, 1927)
- Sakuntala (suito, 1933)
- Orientalia (suito, 1939)
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Általános zenetörténet (1912, 1923)
- Zene esztétika (1916)

