Rezső Máder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezső Máder
Persona informo
Naskonomo Mader Raoul
Naskiĝo la  25-an de junio 1856(nun 1856-06-25)
en Hungario Pozsony aŭ Pressburg (Hungara reĝlando)
Morto la 16-an de oktobro 1940
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponistodirigentoteatrestroverkisto
vdr

Rezső Máder [reĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Máder Rezső estis hungara dirigento, komponisto, helpekzercisto, teatrestro. Lia origina persona nomo estis Raoul.

Raoul Mader [1] naskiĝis la 25-an de junio 1856 en Pozsony aŭ Pressburg (Hungara reĝlando, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 16-an de oktobro 1940 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Rezső Máder frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste konservatorion en Vieno. Inter 1882 kaj 1895 li instruis en la konservatorio kaj li dirigentis en Viena Operejo, poste li estis helekzercito, poste dirigento en Reĝa Operejo de Budapeŝto. En 1901 li estis nomumita vicoperejestro, en la sekva jaro operejestro. Li faris la Operejon la plej vizitata teatro de Budapeŝto. En 1907 li transprenis la direktadon de Népszínház. Inter 1917 - 1919 li estis operejestro de Popola Operejo de Vieno, inter 1921 - 1925 denove de la Operejo en Budapeŝto. Li ricevis la titolon "eterna membro de la Operejo" en 1925, krome li ricevis italan kaj hungaran premiojn.

Li edziĝis en 1896.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szökevények (1891, opero en Vieno)
  • A piros cipő (1897, baleto en Budapeŝto, prezentita centfoje en 1908)
  • She (1898, baleto en Budapeŝto)
  • Kadétkisasszony (1900, opereto en Népszínház)
  • Primadonnák (1900, opereto en Teatro Magyar)
  • Szerelmi kaland (1902, baleto en Operejo de Budapeŝto)
  • A nagymama (1908, opereto el komedio en Népszínház)
  • Mályvácska királykisasszony (1921, baleto en Operejo de Budapeŝto)

Fontoj[redakti | redakti fonton]