Saltu al enhavo

Bad Honnef

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rhöndorf)
Bad Honnef
Blazono
Bad Honnef (Germanio)
Bad Honnef (Germanio)
DEC

Map

Flago
mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro distriktaro Kolonjo
Distrikto distrikto Rhein-Sieg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02224
Poŝtkodo 53604
Aŭtomobila kodo SU
Oficiala Municipokodo 05382008
Subdivido 3 urbopartoj
Politiko
Komunumestro Otto Neuhoff
Adreso de la administrejo Rathausplatz 1
Demografio
Loĝantaro 25061 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 39′ N, 7° 14′ O (mapo)50.6457.2269444444444Koordinatoj: 50° 39′ N, 7° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 455 m
Areo 48,3 km²
Oficiala retejo https://meinbadhonnef.de/
vdr
Bad Honnef vidata de la monto Drachenfels

Bad Honnef estas urbo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, proksime de Bonn. Ĝi apartenas al ties distrikto Rhein-Sieg kaj krome grupiĝas en la administra distriktaro Kolonjo. Fine de decembro 2024 la urbo havis 25 061 loĝantojn sur areo de 48,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 540 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon interalie kun la komunumoj Königswinter.

La urbo situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rejno, kaj havas grandan apudriveran promenejon kun luksaj vilaoj el la 19-a jarcento. Tuj oriente komenciĝas la pitoreska montetaro Siebengebirge - la apudurbaj montodeklivoj plenas je vitejoj. Al la urbo apartenas la rejna insulo Grafenwerth kun granda parko kaj naĝejo.

En la urboparto Rhöndorf cetere loĝis la unua kanceliero de la postmilita okcidenta Germanio, Konrad Adenauer.

Organizoj

redakti

Partneraj komunumoj

redakti

[en alfabeta ordigo]

Eksteraj ligiloj

redakti


Vidu ankaŭ

redakti