Rheinauhafen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elaera foto de Rheinauhafen (2010)

Rheinauhafen (en esperanto: haveno en la apud-rejna herbejo) nomiĝas la iama haveno en la urba sudo de Kolonjo (Germanujo). Nuntempe la tereno estas uzata kiel loĝo-, oficejo-, servo- kaj industrio-areo.

Situo kaj graveco[redakti | redakti fonton]

Trans la duoninsulo „Werthchen“ pasas la strato Im Zollhafen, ĉe kiu ankaŭ staras la gruejoj; la stratonomo ŝanĝiĝas ankoraŭ du fojojn en suda direkto. Paralele kun la duoninsulo pasas la Federacia Strato 51 laŭlonge de la maldekstra bordo de la Rejno. La Ponto Severino kondukas super la duoninsulo. La nuna Rheinauhafen ne plu havas havenan funkcion, sed estas loĝa kaj industria areo. Ĝi entenas terareon da 15,4 hektaroj kaj akvosurfacon da 5,7 hektaroj. La ekzistanta domkonsisto estas uzata de oficejoj, servoj, loĝejoj kaj ejoj por arto kaj kulturo. Ĉi tie ekestis entute 2200 laborlokoj, kaj sur la areo ampleksa je 235000 kvadrataj metroj loĝas proksimume 1500 personoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Kuschek: 686,4. Der Rheinauhafen Köln, kun enkonduko de Hajo Steinert, Greven-Verlag, Kolonjo 2012, ISBN 978-3-7743-0605-9
  • Joseph Stübben k.a.: Neue Werft- und Hafenanlagen zu Köln. Festschrift zum 14. Mai 1898
  • Ines Waschkau: Der Rheinauhafen – Kölns neue In-Meile. J. P. Bachem Verlag, Kolonjo 2008, ISBN 978-3-7616-2188-2
  • Architekten- und Ingenieurverein Köln-Bonn e.V. von 1875 (eld.): Köln – seine Bauten. Der Rheinauhafen. J. P. Bachem Verlag, Kolonjo 2010, ISBN 978-3-7616-2231-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.928556.96422